Kaŝmira semnopiteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distribución del langur gris de Cachemira
Kashmir Gray Langur area

La Kaŝmira semnopitekoKaŝmira griza languro (Semnopithecus ajax) estas cerkopitekeda simio, nome unu el la specioj de la subfamilio Kolobenoj, Colobinae. Ĝi estas folimanĝanta simio.[1]

Oni registris tiun specion el Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Himaĉal-Pradeŝo en nordokcidenta Barato sed lasta pruvaro indikas, ke ĝi loĝas nur en la valo Ĉamba, en Himaĉal-Pradeŝo. Pro sia limigita teritorio, fragmentita populacio kaj minacoj el homaj agrikulturo kaj disvolvigo ĝi estis listigita kiel endanĝerigata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[2]

En Pakistano ili loĝas en la Maĉiara Nacia Parko.[3]

Ĝi estis iam konsiderata subspecio de Semnopithecus entellus kaj estas unu el kelkaj specioj de la genro Semnopithecus kiuj estis nomitaj laŭ roluloj el la Iliado, kun Semnopithecus hector kaj Semnopithecus priam.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Groves, C. P. (2005). Wilson, D. E.; Reeder, D. M. (eld.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Baltimore: Johns Hopkins University Press. p. 174. ISBN 0-801-88221-4. OCLC 62265494.
  2. Groves, C. P. & Molur, S. (2008). "Semnopithecus ajax". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. IUCN. 2008: e.T39833A10274370. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T39833A10274370.en. Alirita la 22an de aŭgusto 2020.
  3. (2010) “Social organization and reproductive biology of Himalayan grey langur (Semnopithecus entellus ajax) in Machiara National Park, Azad Kashmir (Pakistan)”, Pakistan Journal of Zoology 42, p. 143–156. 
  4. Groves, Colin. (2005) En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 174–175. ISBN 0-801-88221-4.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Choudhury, A. U. (1988a). "Priority ratings for conservation of Indian primates". Oryx. 22 (2): 89–94. doi:10.1017/S0030605300027551.
  • Prater, S. H. (1971). The book of Indian Animals. Mumbai: Bombay Natural History Society and Oxford University Press. pp. 324. ISBN 978-0-19-562169-3.