László Gyimesi (politikisto)
Etoso
László Gyimesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1981 (43-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Kálmán Gyimesi |
Patrino | Ágota Bajtay Horváth (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
László Gyimesi [lAslO djimeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyimesi László estas hungara advokato, politikisto. Lia patro estis Kálmán Gyimesi.
László Gyimesi[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1981 en Szeged.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Gyimesi frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Bostono, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 2004. Post kvar jaroj li advokatiĝis kaj malfermis advokatan atelieron en Szeged. Jam dum la studentaj jaroj li estis aktiva en pluraj politikaj aranĝaĵoj, en 2004 li aliĝis al Fidesz. Li akiris plurajn postenojn en la partio en Szeged kaj ties regiono. Ekde 2006 li estis urbestrarano de Szeged.