Dublanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piroteknika riskosceno plenumita de dublantoj en "Giant Auto Rodéo", Ciney, Belgio.

En kinindustrio, dublanto estas persono kiu anstataŭas aktor(in)on en scenoj kiujn tiu lasta ne povas aŭ volas plenumi (aŭ ne indas ke la aktoro realigu ĝin) pro tre diversaj motivoj. Estas diferencaj tipoj de dublantoj: de agado por riskaj scenoj; de nudaĵoj por kiam la aktoro ne havas korpon deziratan de la reĝisoro aŭ la aktoro ne deziras montri tiun propran; fotodublantoj kun similaj korpo aŭ vizaĝo por filmi de malproksime sen neceso de la ĉeesto de la aktor(in)o; kaj de komplikaj kapabloj kiel ludi muzikinstrumentojn, danci aŭ realigi specialajn kapablojn.

Krome estas alitipaj dublantoj nome tiuj voĉaktoroj kiuj dublas filmojn al aliaj lingvoj aŭ eĉ metas siajn proprajn voĉojn anstataŭ tiuj de la aktor(in)oj. En PIV aperas la du signifoj de dublado.[1] Dume la esprimo stuntado estas anglisma neologismo ne-PIV-a eble uzita nur por risko-dublado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 21a jarcento la postuloj de la ĝenro de agadfilmoj estas tro altaj kaj necesigas pli altnivelan preparadon kaj specialigon, formante tiel novan koncepton en la kapabligon de specialuloj en agadscenoj.

Antaŭ la adopto de la efektoj aplikitaj per komputilo, multaj videfektoj de la kinarto estis maleble atingeblaj sen la uzado de riskaktoroj por danĝeraj scenoj, kiel salti de veturanta aŭto aŭ piediri sur kornico de nuboskrapulo. Kelkaj aktoroj kiel Buster Keaton historie realigis siajn proprajn riskoscenojn. Fine de la 20a jarcento, tamen, la uzado de riskodublantoj estis malpliigita grandmezure fare de la kinproduktoroj kiuj preferis pli malmultekostajn kaj sekurajn eblojn, uzante ĉefe virtualajn efektojn.

Kelkaj famaj aktoroj ankoraŭ realigas la riskoscenojn ili mem, por ekzemplo Jackie Chan kaj Jason Statham. En la grandaj kunproduktoraĵoj oni tendencas ke la stelajn aktoroj lernu kelkajn kapablojn, por havigi realismon ekaj enmeti pli klare la spektanton en la rolulon kaj la scenon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anstataŭi provizore iun pli gravan aktoron, ĉu pro ties malsaniĝo, ĉu por evitigi al tiu danĝerajn akrobataĵojn. Registri ĉe filmobendo novan sonstrion, prezentantan la parolojn en alia lingvo. PIV NPIV Alirita la 2an de septembro 2020.