Kombajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kombajoj
etno
Suma populacio
5 650
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Kombajoj estas Papua popolo de Melanezio kiu loĝas en la indonezia provinco Papuo en Okcidenta Nov-Gvineo. Oni ĉirkaŭkalkulas inter 5000 kaj 6000 kombajoj.

Arbodomo de korovajoj, identa al tiuj de Kombajoj. Ili estas konstruitaj alte por havigi protekton kontraŭ atakoj de malamikaj triboj.

La Kombajoj ĝenerale loĝas en kabanoj, kaj ĉiu klano loaĝs en granda arbodomo, kvankam plej parto de agado estas farata ekstere. Ili defendas sin per sagoj kaj pafarkoj. En kelkaj areoj de la arbaro, oni ne konstruas arbokabanojn por homoj sed por spiritoj.

Por vivtenado, la Kombajoj ĉasas porkojn kaj aliajn arbarajn animalojn, fiŝkaptas, manĝas larvojn de skaraboj kaj plantojn kaj saguon (amelo) el Sagua palmo. La Kombajoj ofte uzas hundojn por helpi la serĉadon kaj mortigon de predataj animaloj. La Kombajoj kuiras viandon varmigante ŝtonojn en fajro, volbas la viandon en grandaj folioj kaj metas la varmajn ŝtonojn supre, ĝis la viando estas kuirita. Por fiŝkaptado venenas akvejojn per toksaj radikoj. Ĉar manĝaĵoj estas abundaj en la arbaro, oni ne stokas.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC Dokumenta filmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]