János Németh (oficiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Németh
János Németh (oficiro)
János Németh (oficiro)
Persona informo
Naskiĝo 1786
en Hungario Szombathely (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 27-an de aŭgusto 1877
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Albert Németh
Okupo
Okupo soldato
vdr

János Németh [jAnoŝ nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh János estis hungara oficiro. Lia filo estis Albert Németh.

János Németh[1] naskiĝis en 1786 en Szombathely (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 27-an de aŭgusto 1877 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Németh estis husaro ekde 1809. Li estis emeritita en 1823 kiel kapitano. Dum la hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la hungara armeo, baldaŭ li estis majoro, pli poste kolonelo. Li batalis en suda landparto de Hungarlando, foje li estis gvidanto de ĉevalbreda areo en Bábolna. Li batalis ĝis la fina kapitulaco apud Artúr Görgey, poste li estis kondamnita jardekon, sed li ricevis amnestion en 1852.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]