Telemedicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Telemedicino estas la uzo de komputilaj kaj telekomunikaj teknologioj por interŝanĝi medicinajn informojn. Ĝi celas provizi de malproksime medicinajn prizorgojn, ĉefe hospitalajn servojn. La termino konsistas el la greka vorto τήλε (tele), kiu signifas malproksima, kaj medicino. Telemedicino povas esti tiel simpla kiel du homoj kiuj pridiskutas medicinan problemon telefone aŭ tiel kompleksa kiel satelita teknologio kaj retkunsida ekipaĵo por realtempa konsultado inter medicinaj specialistoj en du malsamaj landoj. Ĝi povas ankaŭ impliki la uzon de senpilota roboto[1]. Telemedicino inkluzivas kaj diagnozon kaj kuracadon, kaj ankaŭ medicinan edukadon. Ĝi estas teknologia rimedo, kiu ebligas la optimumigon de sanservoj, ŝparante tempon kaj monon kaj faciligante ricevi specialan sanprizorgon en malproksimaj regionoj. La jenaj servoj de telemedicino estas:

  • Tujaj kaj komplementaj servoj al sanprizorgo fare de specialisto (akirante duan opinion).
  • Tujaj diagnozoj de faka kuracisto en certa regiono.
  • Malproksima edukado de studentoj en flegaj kaj medicinaj lernejoj.
  • Ciferecaj arkivaj servoj por radiologiaj ekzamenoj, ultrasonoj kaj aliaj.
  • Viva subteno de faka kuracisto.

Telemedicino estas unu el la plej rapide kreskantaj segmentoj de medicino en la mondo (ĉirkaŭ 20% jare)[2]. La kronvirusa epidemio COVID-19 donis potencan impulson al la disvolviĝo kaj efektivigo de telemedicino en Rusujo kaj ĉirkaŭ la mondo[3].

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Estas multaj difinoj de la termino "Telemedicino". La formala difino gravas laŭ jura kaj politika vidpunktoj. En la kadro de la telemedicina politiko de la Monda Organizaĵo pri Sano en 1997, la sekva difino estis proponita  :

"Telemedicino estas la provizo de kuracaj servoj en medio, kie distanco estas kritika, fare de sanaj profesiuloj uzantaj informajn kaj komunikajn teknologiojn por interŝanĝi koncernajn informojn por diagnozo, kuracado kaj prevento de malsanoj kaj vundoj, esplorado kaj taksado, kaj daŭra edukado de sanaj profesiuloj kun la celo plibonigi la sanon de la loĝantaro kaj la disvolviĝon de lokaj komunumoj".

Lastatempe okazas koncepta revizio de la termino "telemedicino". Oni komprenas, ke la esprimo " eSano " multe pli taŭgas, ĉar ĝi kovras pli vastan agadkampon, kaj iuj specialistoj komencas konsideri telemedicinon kiel kolonon de ĉi tio.

E-sanoeSano[4] estas la apliko de informa kaj komunikada teknologioj je la servo de la sanprizorgado. La termino e-sano estas ofte uzata en Britio kaj Eŭropo kiel ĝenerala termino kiu inkluzivas telesanon, elektronikajn medicinajn dosierojn kaj aliajn erojn de la informteknologio pri sano.

La esprimoj e-sano [angle: e-health, eHealthtelehealth] kaj telekomunika sano estas kelkfoje malĝuste konfuzataj kun telemedicino.

Kie la terminoj "medicino" kaj "kuracado" ofte rilatas nur al provizado de hospitalaj servoj, telemedicino povas rilati kaj al hsopitalaj kaj kaj al ne-hospitalaj servoj, kiel medicina edukado, administrado kaj esplorado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Aaron Azerad, Robot Successfully Completes Unassisted Heart Surgery, arĥivita de la originalo, Wayback Maŝino, la 19-an de majo 2016
  2. (ru) Maria Popova, n-ro 95 (6089), la 31-an de majo 2017
  3. (ru) Olga Prosvirova, Telemedicino estis inventita antaŭ longa tempo. La kronaviruso infektis la amasojn per ĝi Telemedicino tra la mondo spertas renaskiĝon: virtualaj kuracistaj rendevuoj sub (mem)izoligaj kondiĉoj estas unu el la plej sekuraj manieroj konsili pacientojn kaj malhelpi la disvastiĝon de la kronaviruso en hospitaloj. ... BBC, la 15-an de aprilo 2020 .  "En marto, laŭ studo de Frost & Sullivan, la nombro de petoj pri retaj konsultoj kreskis je 50%, kaj unuopaj telemedicinaj servoprovizantoj raportis, ke ili komencis ricevi 15 mil pliajn petojn ĉiutage ol antaŭ la pandemio.", alirite la 22-an de aprilo 2020.
  4. (fr) Informatique médicale, e-santé : fondements et applications, Springer, 2013, ĉapitro 18, «La e-santé », 525 paĝoj.