Palaco Kinski (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Kinski
Palác Kinských
palaco • muzea konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Rokoko • baroka arkitekturo vd
Arkitekto Kilian Ignaz Dientzenhofer vd
Estiĝo 1755
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Adreso Staroměstské náměstí 606/11
Situanta sur Malnovurba Placo • Týnská ulička
Situo
Geografia situo 50° 5′ 17″ N, 14° 25′ 18″ O (mapo)50.0880555614.42166667Koordinatoj: 50° 5′ 17″ N, 14° 25′ 18″ O (mapo)
Palaco Kinski (Prago)
Palaco Kinski (Prago)
DEC
Palaco Kinski
Palaco Kinski
Situo de Palaco Kinski
Map
Palaco Kinski
Posedata de Nacia Galerio ĉe Prago vd
Retejo https://www.ngprague.cz/en/kinsky-palace
vdr
An ornate four-storey palatial building
Palaco Kinski kie Kafka ĉeestis en gimnazio kaj lia patro posedis vendejon

La Palaco KinskiKinský (ĉeĥe Palác Kinských) estas iama palaco, nuntempa artomuzeo, ĉe la Placo de la Malnova Urbo en la areo de la Malnova Urbo (Prago) de Prago, Ĉeĥio. La nomo de la palaco referencas al ties iama posedanto de la nobela familio Kinský.

Frua historio[redakti | redakti fonton]

La palaco estis origine konstruita por la familio Golz inter 1755 kaj 1765.[1][2] Kiel rezulto, la palaco estas ankoraŭ konata kiel Palaco Golz-Kinský (Palác Golz-Kinských).

La konstruaĵo estis desegnita de Kilian Ignaz Dientzenhofer kaj estas rokoka. La ekstero estas stuko kaj estas farbita blank-roze. Estas statuoj fare de Ignaz Franz Platzer en la ekstero, kie estas de klasikaj elementoj. En 1768, la familio Kinský aĉetis la domon el la familio Golz.[2]

La Franz Kafka, Hermann Kafka, estis mercero. Li havis sian vendejon en la palaco, kiu estis en la teretaĝo. Franz Kafka ĉeestis en la mezlernejo en la palaco, el 1893 ĝis 1901.[1] En la intermilita periodo, la palaco estis hejmo de la legacio de la Pola Respubliko (1922-1934).

Malfrua historio[redakti | redakti fonton]

La palaco estis uzata de Klement Gottwald en 1948 por diskursi al publiko el palaca balkono. Tio okazis en la fina epizodo de la ĉeĥoslovaka puĉo de 1948.[1][2]

Ekde 1949, la palaco estis sub la administrado de la Nacia Galerio, kaj la konstruaĵo estas nuntempe uzata kiel arta muzeo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Richard D. E. Burton. (Januaro 2003) Prague: A Cultural and Literary History. Signal Books, p. 21. ISBN 978-1-902669-63-2.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Turp, Craig. (2012) DK Eyewitness Travel Guide: Prague. London: DK Travel. ISBN 0756683998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50° 05′ 17″ N 14° 25′ 18″ O / 50.08806 °N, 14.42167 °O / 50.08806; 14.42167 (mapo)