Béla Vörösmarty
Béla Vörösmarty | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de aprilo 1844 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 9-an de oktobro 1904 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Mihály Vörösmarty |
Patrino | Laura Csajághy (en) |
Frat(in)o | Ilona Vörösmarty |
Okupo | |
Okupo | politikisto juĝisto |
Béla Vörösmarty [voroŝmarti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vörösmarty Béla estis hungara juĝisto, subministro, parlamenta deputito. Lia patro estis Mihály Vörösmarty, post morto de lia patro (1855) lia edukisto estis Ferenc Deák.
Béla Vörösmarty[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1844 en Pest (urbo), li mortis la 9-an de oktobro 1904 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Vörösmarty maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1868. Post la diplomo li estis juĝisto, ekde 1887 jam en la ĉefa juĝejo. Intertempe en 1872 li akiris advokatan diplomon. Li estis nomumita prezidanto de la Reĝa Tribunalo de Győr en 1895, samtempe li estis ankaŭ subministro. Inter 1899 kaj 1901 li estis parlamentano, poste li havis altan postenon en la ĉefjuĝejo.