Klinika kemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laboratoria laboro.

Klinika kemio, aŭ klinika biokemio, estas la branĉo de la sciencoj de klinika laboratorio kiu dediĉas sin al la studado in vitro (vitruje) de biokemiaj proprecoj, cele al la havigo de informaro por la prevento, la diagnozo, la gravoprognozo kaj la traktado de la malsanoj. La klinika biokemiisto estas fakulo de klinika laboratorio responsa pri la elpreno de biologiaj montroj, ties analizo kaj la validigo de la rezultoj por la klinika interpretado. En la medicina procezo, temas pri grava helpo por la laboro fare de kuracistoj kiuj bezonas la informaron devenan el la klinikaj kemiaj laboratorioj por certigi pri la preciza kondiĉo de la (mal)sanulo.

Inter la plej oftaj taskoj postulataj de la klinika kemio estas la analizoj kaj de sango kaj de urino, la elektroforezo, la mikrobiologio kaj parazitologio ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Burtis, Carl A.; Ashwood, Edward R.; Bruns, David E. (2006). Tietz textbook of clinical chemistry (4th ed.). Saunders. p. 2448. ISBN 978-0-7216-0189-2.