Sándor Abonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Abonyi
Persona informo
Naskonomo Altschul Sándor
Naskiĝo 6-an de majo 1881 (1881-05-06)
en Földeák
Morto 21-an de oktobro 1930 (1930-10-21) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Lajos Abonyi (bestokuracisto)
Okupo
Okupo zoologo • histologo
vdr

Sándor Abonyi [ŝAndor abonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abonyi Sándor estis hungara zoologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Altschul [altŝul] ĝis 1899, lia pli juna frato estis Lajos Abonyi (bestokuracisto).

Sándor Altschul[1] naskiĝis la 6-an de majo 1881 (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝjaro estas 1880) en Földeák, li mortis la 21-an de oktobro 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Abonyi maturiĝis en gimnazio en Makó en 1899, poste li akiris filozofian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1904, en la sekva jaro pedagogian diplomon. Li estis asistanto jam dum la studentaj jaroj kaj poste (1901–1913) en la zoologia katedro, pli poste (1913–1920) lektoro en simila katedro de Reĝa Teknikuniversitato József. Interrompe en 1911 li akiris vetrinaran diplomon kun habilitiĝo en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto kaj dum la 1-a mondmilito li batalis, estis militkaptito kaj revenis el Siberio en 1920. Li akiris plian habilitiĝon en 1921 en la Reĝa Universitato. Inter 1911 kaj 1924 li estis privata instruisto en la altlernejo, inter 1924-1930 publika eksterordinara instruisto en la Reĝa Universitato, inter 1920-1930 li estis katedrestro de pedagogia altlernejo. Li esploris plej ofte marajn bestojn. Li ricevis premion en 1903. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A házi méh – Apis mellifica L. – bélcsövének alak- és élettani leírása (disertaĵo, 1903)
  • Adatok a tengeri csontos halak bélcsatornájának szövettanához (1910)
  • Kísérleti adatok az Artemia-nem megismeréséhez (1914)
  • Az Apus cancriformis Schäffer hímjeiről a révfülöpi Balatoni Biológiai Állomás körzetében gyűjtött példányok alapján (1926)
  • Kísérletek a selyemhernyónak – Bombyx mori L. – műtápszerekkel való tenyésztésére (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]