Sándor Belák (bestokuracisto)
Sándor Belák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1946 (78-jaraĝa) en Mosonmagyaróvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Sándor Belák |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto mikrobiologo |
Sándor Belák [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Belák Sándor estas hungara-sveda bestokuracisto, virusologo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2007). Lia patro estis Sándor Belák (agronomo).
Sándor Belák[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1946 en Mosonmagyaróvár.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Belák maturiĝis en gimnazio en Keszthely en 1964, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1969. Lia plej signifa instruisto estis Adorján Bartha. Post siaj studoj li restis samloke esploristo pri virusoj. Li prelegis en la universitato inter 1969-1985. Li esploris ankaŭ eksterlande (Romo, Ankaro, en:Ames, Iowa), ekde 1985 en Svedio. En Uppsala li esploris kaj instruis. Li kandidatiĝis en 1978, doktoriĝis en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. La habilitiĝo okazis en 2000 en Universitato Reĝo Sankta Stefano. Li ricevis hungarajn kaj svedajn premiojn inter 1976-2012. Li edziĝis en 1978, lia edzino naskis 2 filojn en 1980 kaj 1984.
Elektitaj libroj, ĉapitroj[redakti | redakti fonton]
- Veterinary Microbiology: Bacteriology, Virology Immunology (kunaŭtoro, 1983)
- Ovine adenoviruses In Viral Infections of Ruminants (1990)
- Diagnóstico molecular de enfermedades virales (2005)
- Introduction: Potential applications of pathogen genomics (kunaŭtoro, 2016)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio kun foto
- anglalingva biografio