György Endre Guoth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Endre Guoth
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1885 (1885-12-11)
en Kemenesszentmárton
Morto 17-an de novembro 1978 (1978-11-17) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracistokuracisto
vdr

György Endre Guoth [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Guoth György Endre estis hungara bestokuracisto en branĉo kirurgio, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis guótfalvi, lia nomo pli mallonge estis (hungare) Gouth Gy. Endre.

György Endre Guoth[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1885 en Kemenesszentmárton, li mortis la 17-an de novembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Endre Guoth akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1909, poste li estis asistanto en la kliniko. En 1913 li doktoriĝis en la altlernejo, post 2 jaroj li estis altrangigita lektoro, en 1925 eksterordinara instruistio, pli poste profesoro. Inter 1929 kaj 1948 li estis katedrestro kaj klinikestro, inter 1944-1947 dekano. En 1949 li emeritiĝis, tamen poste ĝis 1959 li estis gvidanto de la veterinara ambulanco en Székesfehérvár.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pata és csülök ápolása és betegségei (1925, 1998)
  • Sebészet I. (studenta lernolibro, 1944).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo (1995)
  • busto (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.