Bonina palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bonina palumbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Bonina palumbo Columba versicolor
Kittlitz, 1832
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bonina palumbo (Columba versicolor) estis birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estis endemio de la insuloj Nakodo-ĵima kaj Ĉiĉi-ĵima en la Ogasavaroj, sude de Japanio.[1] Ĝi estis konata nur el kvar registritaj specimenoj, el kiuj la unua el 1827 kaj la lasta el 1889.[2] Ili averaĝe estis 45 cm longaj. Tiu kolombo estis formortinta fine de la 19-a jarcento kiel rezulto de senarbarigo, ĉasado kaj predado fare de enmetitaj ratoj kaj katoj.[3]

Description[redakti | redakti fonton]

Kopio de ĉirkaŭ 1900 de ilustraĵo de Heinrich von Kittlitz.

La Bonina palumbo estis mezgranda kolombo, kun averaĝa longo de 45 cm. La supraj partoj de la korpo de tiu kolombo estis grizec-nigraj kun irizeco escepte en flugiloj kaj vosto. Kapoverto havas verdec-purpuran irizecon, dum mantelo ĝis pugo irizeco montras violajn, ametistajn kaj turkisajn brilojn. Skapularaj kaj ceteraj mantelplumoj estas orverdece brilaj kun bronzaj briloj; flugilkovriloj estas malhelturkize verdecaj kun blua nunaco. La supra vosto havas orverdecajn plumopintojn. Brusto al ventro havas verdajn kaj violajn irizecon, pli forte en la brusto.

Lasta konfirmita vidaĵo[redakti | redakti fonton]

La Bonina palumbo estis konfirmita formortinta en la printempo de 1889 kaj la lasta vidaĵo okazis en la arbaroj de Nakodo-Jima, Japanio.[4]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Bonina palumbo kutime pariĝas en arboj en la arbaroj. Ties ovoj estis partikulare predataj de korvedoj kaj de aliaj naturaj predantoj. Ili normale demetis du ovojn kaj eloviĝo okazis post 17 ĝis 19 tagoj, same kiel nuntempaj aliaj palumboj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]