József Márkus (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Márkus
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1911 (1911-03-18)
en Budapeŝto
Morto 26-an de aprilo 1994 (1994-04-26) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo agronomo • universitata instruisto • inĝeniero-agronomo
vdr

József Márkus [jOĵef mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus József estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

József Márkus[1] naskiĝis la 18-an de marto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de aprilo 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Márkus akiris agronomian diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1935, en la sekva jaro li doktoriĝis, en 1937 li akiris koncernan pedagogian diplomon. Li praktikadis samloke inter 1935-1937, poste li estis asistanto (1937–1942), pli poste lektoro (1942–1944). Iom poste la agronomian instruadon transprenis la Agrikultura Universitato, tial li instruis tie inter 1946–1952, intertempe li establis instituton en 1949. La fakultato sendependiĝis kiel altlernejo, pli poste universitato (Veterinara Universitato de Budapeŝto), kie li instruis plu kiel docento (1951–1963) kaj katedrestro (1957–1973). Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1955.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a hazai juhsajtok kémiai összetételéről (1936)
  • Adatok a bivaly vemhességi idejéről, születési súlyáról és fejlődéséről (1943)
  • Állattenyésztéstan (lernolibro, 1949)
  • The Effect of Synthetic Estrogen Preparations on Ewes during the Mating Season (1953)
  • A mélyhűtés szerepe a mesterséges termékenyítés alkalmazásában (1957)
  • Az állattenyésztés alapjai (studenta lernolibro, 1960, 5-a eldono: 1965)
  • Normák és gyakorlat a szarvasmarha nátriumellátásában (kunaŭtoro, 1973)
  • A csontritkulás gyógyítása. 1–6. (1994–1995)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.