Mátyás Palyusik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mátyás Palyusik
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1918 (1918-06-11)
en Békéscsaba
Morto 2-an de februaro 1994 (1994-02-02) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Cinkota Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Mátyás Palyusik [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palyusik Mátyás estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Mátyás Palyusik[1] naskiĝis la 11-an de junio 1918 en ekstera parto de Békéscsaba (nuntempa Telekgerendás), li mortis la 2-an de februaro 1994 en Budapeŝto?.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Palyusik maturiĝis en gimnazio en Békéscsaba en 1937, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1942, en la sekvanta jaro li doktoriĝis. Jam en 1941 li ricevis statuson en la epidemia katedro, kiun li tenis ĝis 1967. Interrompe li estis soldato (1942–1945) kaj militkaptito (1945–1948), bestokuracisto en Mezőhegyes kaj Budapeŝto (1949). Reveninta al la fakultato (baldaŭ altlernejo) li estis asistanto (1950–1951), lektoro (1951–1954), docento (1954–1967). Intertempe li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1967 kaj 1981 li esploris en akademia instituto, poste li pensiuliĝis. Li ricevis 2 medalojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Népi állatgyógyítás a Csermosnya völgyében (1942)
  • Különféle típusú lépfenebacillusok spóráinak viselkedése fertőtlenítőszerekkel szemben (disertaĵo, 1943)
  • Állategészségtan (mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1950; 5-a eldono: 1957)
  • A takonykóros fertőzöttség felismerése malleinos intradermális próbával (1952, ankaŭ germane)
  • Részletes járványtan (mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1953)
  • Hurutos lóinfluenza elleni immunizálási kísérlet élő vírussal (kunaŭtoro, 1958)
  • Kísérletet a sertés idült paratyphusa elleni vakcina előállítására. 1–3. (1964)
  • Az F2-toxin kimutatására szolgáló rétegkromatográfiás előhívási módszerek összehasonlítása (kunaŭtoro, 1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]