László Czapáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Czapáry
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1899 (1899-07-18)
en Nova
Morto 23-an de junio 1977 (1977-06-23) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Pannonia, Georgikon Faculty A building
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

László Czapáry [lAslO capAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czapáry László estis hungara agronomo.

László Czapáry[1] naskiĝis la 18-an de julio 1899 en Nova, li mortis la 23-an de junio 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Czapáry maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1917, poste li soldatiĝis, pli poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio de Keszthely en 1922. Lia plej grava instruisto estis Béla Pesthy. Post la diplomo li longe estis gvidanto de bieno de hu:Khuen-Héderváry család, poste inter 1945-1949 li laboris en propra bieno, pli poste li estis inspektoro en agrikultura centro. De 1951 ĝis la emeritiĝo en 1969 li estis gvidanto de ŝtata bieno de Tengelic. Lia ĉefa rezulto estis teknologio pri furaĝoj por bovinoj. Tamen poste li estis konsilisto en kolĥozo en Zagyvarékas. Li ricevis premiojn inter 1952-1968.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Silózási tapasztalatok az Alsótengelici Kísérleti Gazdaságban (1956)
  • Mennyit vessünk zöldtakarmánynak? (1957)
  • Hogyan állítsuk be a zöld futószalagot? (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]