Ignác Ghyczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Ghyczy
Ignác Ghyczy
Ignác Ghyczy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1799 (1799-02-13)
en Tata
Morto 5-an de majo 1870 (1870-05-05) (71-jaraĝa)
en Tata
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Béla Ghyczy • Dénes Ghyczy
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ignác Ghyczy [gici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ghyczy Ignác estis hungara parlamenta deputito. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghiczi, assakürthi, ablanczkürthi, lia frato estis Kálmán Ghyczy, lia plej konata filo estis Géza Ghyczy.

Ignác Ghyczy[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1799 en Tata (Hungario), li mortis la 5-an de majo 1870 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 4-a) en Tata.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Ghyczy akiris juran diplomon en 1822, poste li havis postenon en ŝtata bieno en Bábolna (urbo). Inter 1827 kaj 1848 li respondecis pri bienoj de Esterházy en Tata kaj Várgesztes. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848, post la fiasko (1849) li denove gvidis aliajn bienojn. En 1864 li emeritiĝis kaj vivis plu en Tata. Tamen li estis parlamentano ĝismorte. En Tata li fondis bierfarejon alkoholfarejon. Li edziĝis en 1826, lia edzino naskis 5 filojn kaj filinon. Li postlasis sian kolektitan bibliotekon kun dek kvar mil volumoj.

Lia kontribuo[redakti | redakti fonton]

  • Károlyi Lajos tótmegyeri és Hunyadi József ürményi uradalmainak ismertetése (1843)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]