Road to Singapore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Road to Singapore
filmo
Originala titolo Road to Singapore
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1940
Ĝenro romantika komedio, muzika filmo, amikopara filmo
Kameraado William C. Mellor, William Mellor
Reĝisoro(j) Victor Schertzinger
Produktisto(j) Frank Butler
Scenaro Frank Butler • Don Hartman
Loko de rakonto Insula Oceanio
Muziko de Victor Young
Rolantoj Bing Crosby • Bob Hope • Dorothy Lamour • Charles Coburn • Anthony Quinn • Jerry Colonna • Judith Barrett • Miles Mander • Pierre Watkin • Edward Gargan
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Road to Singapore (Survoje al Singapuro) estas usona duon-muzikala komedia filmo de 1940 reĝisorita de Victor Schertzinger en kiu stelulas Bing Crosby, Dorothy Lamour kaj Bob Hope. Bazita sur historio de Harry Hervey, la filmo temas pri du am-aventuristoj kiuj klopodas forgesi iamajn amaferojn en la Singapura Kolonio, kie ili trafas belulinon. Distribuita de Paramount Pictures, la filmo markis la ekon de long-daŭra kaj populara serio "Road to ..." de filmoj en kiuj aperas la sama triopo, nome sep filmoj entute. Aliaj aktoroj de tiu filmo estis Charles Coburn, Anthony Quinn, kaj Jerry Colonna. La agado okazas en la areo de Singapuro sub regado de la Brita Imperio, sed du jarojn post la publikigo de la filmo, kaj Singapuro kaj la tuta areo estos okupaciitaj de Japanio dum la Dua Mondmilito.

Grava kuriozaĵo estas ke danco de indiĝenoj estas ludata kun esperantlingva kanto.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Charles Coburn en la filmanonco.
Dorothy Lamour kaj Bing Crosby en la filmanonco.

Josh Mallon (Bing Crosby) kaj Ace Lannigan (Bob Hope) estas amikoj kaj maristoj kiuj fuĝas el kontinenta Usono kaj tieaj dominemaj amaferoj kiuj estas malkonvenaj al ili, kiu dekomnce foriras al Havajo kaj de tie veturas al Singapuro, sed alvenas nur al insulo Kaigoon kiam elĉerpiĝas mono. Ili savas Mima (Dorothy Lamour), loka (sed ne indiĝena) virino, el violenta danc-partnero, Caesar (Anthony Quinn), kaj ŝi foriras kun ili kaj ekregas iliajn vivojn, kion ili ne deziras.

La riĉa patro de Josh (Charles Coburn), pere de helpo de la rankora Caesar, sukcesas trovi sian fuĝintan filon por redoni lin al la familia negoco kaj al lia fianĉino (Judith Barrett). Tiam kaj Josh kaj Ace estas enamiĝinta de Mima, kiu tiam estas kortuŝita pro la ekkono, ke Gloria estas la fianĉino de Josh. Ili devigas Mima elekti inter ili, kaj ŝi elektas Ace. Josh foriras kun Gloria kaj sia patro, dum Ace komprenas, ke Mima reale amas Josh.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Bing Crosby kiel Josh Mallon V
  • Dorothy Lamour kiel Mima
  • Bob Hope kiel Ace Lannigan
  • Charles Coburn kiel Joshua Mallon IV
  • Judith Barrett kiel Gloria Wycott
  • Anthony Quinn kiel Caesar
  • Jerry Colonna kiel Achilles Bombanassa
  • Johnny Arthur kiel Timothy Willow
  • Pierre Watkin kiel Morgan Wycott
  • Gaylord Pendleton kiel Gordon Wycott
  • Miles Mander kiel Sir Malcolm Drake
  • Pedro Regas kiel Zato
  • Greta Granstedt kiel Babe
  • Edward Gargan kiel Bill
  • John Kelly kiel maristo
  • Kitty Kelly kiel edzino de maristo
  • Roger Gray kiel pastro
  • Monte Blue kiel pastrestro
  • Harry C. Bradley kiel Sekretario
  • Cyril Ring kiel ŝipoficiro
  • Richard Tucker kiel ŝipoficiro
  • Jack Pepper kiel kolumnisto
  • Arthur Q. Bryan kiel trinkejisto
  • Robert Emmett O'Connor kiel migrofunkciulo
  • Belle Mitchell kiel indiĝena vendejulino
  • Fred Malatesta kiel indiĝena policano
  • Elvia Allman kiel junulino
  • Bobby Barber kiel viro[2]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Jerry Collona en la filmo.
  • "Captain Custard" (Johnny Burke kaj Victor Schertzinger) de Bob Hope kaj Bing Crosby
  • "The Moon and the Willow Tree" (Burke kaj Schertzinger) de Dorothy Lamour
  • "Sweet Potato Piper" (Burke kaj James V. Monaco) de Bing Crosby, Dorothy Lamour, kaj Bob Hope
  • "Too Romantic" (Burke kaj Monaco) by Bing Crosby and Dorothy Lamour
  • "Kaigoon" (Burke kaj Monaco) de koruso (kun vortumado en Esperanto!)

Bing Crosby registris tri el la kantoj por Decca Records.[3] "Too Romantic" estis granda sukceso kiu atingis rangon 3an en sukceso-listoj dum 12-semajna periodo. Ankaŭ "Sweet Potato Piper" atingis 20an rangon.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Survoje al Singapuro - Road to Singapore: Kaigoon (subtekstigita) En Jutubo Alirita la 9an de Marto 2021.
  2. Reynolds, Fred. (1986) Road to Hollywood. Gateshead, UK: John Joyce, p. 101.
  3. A Bing Crosby Discography. Alirita December 30, 2015.
  4. Whitburn, Joel. (1986) Pop Memories 1890-1954. Wisconsin, USA: Record Research Inc. ISBN 0-89820-083-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Strait, Raymond (2003). Bob Hope: A Tribute. New York: Pinnacle Books, ISBN 0-7860-0606-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]