William Friedkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Friedkin
Oskar-premiito
Persona informo
William Friedkin
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1935 (1935-08-29)
en Ĉikago, Ilinojso
Morto 7-an de aŭgusto 2023 (2023-08-07) (87-jaraĝa)
en Bel Air, Kalifornio
Mortis per pneŭmonitokora malsufiĉo vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Senn High School vd
Subskribo William Friedkin
Familio
Edz(in)o Jeanne Moreau • Lesley-Anne Down • Kelly Lange • Sherry Lansing vd
Amkunulo Kitty Hawks • Jennifer Nairn-Smith vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • televida reĝisoro • filma scenaristo • reĝisoro vd
Laborkampo kina reĝisorado • television direction • kina scenverkado • kinfarado vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1962–2023 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William FRIEDKIN (29-a de aŭgusto 1935 - 7-a de aŭgusto 2023)[1] estis usona reĝisoro, produktoro kaj scenaristo de kino kaj televido forte identigita kun la movado de "Nova Holivudo" de la 1970-aj jaroj.[2][3] Li ekkarieris per dokumentaj filmoj en la komencaj 1960-aj jaroj, kaj estas eble plej bone konata kiel reĝisoro de la priagada trilera filmo The French Connection (1971), kiu ricevis kvin Oskar-premiojn, inklude tiun de la Plej Bonkvalita Filmo, de la Plej Bonkvalita Adaptita Scenaro kaj de la Plej Bonkvalita Reĝisoro, kaj de la supernatura horora filmo The Exorcist (1973), kiu havigis al li nomumon por la Oskar-premio de la Plej Bonkvalita Reĝisoro.

Aliaj filmoj liaj estas The Boys in the Band (1970), la intriga trilero Sorcerer (1977), la polemika krimfilmo Cruising (1980),[4][5] la agad-trilero To Live and Die in L.A. (1985), la psikologia hororfilmo Bug (2006), kaj la malhela komedio Killer Joe (2011). Entute li reĝisoris 20 filmojn kaj partoprenis en 12 televidaĵoj.

Li estis edzo sinsekve de Jeanne Moreau, Lesley-Anne Down, Kelly Lange, kaj de Sherry Lansing.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biskind, p. 200.
  2. The American New Wave: A Retrospective | H-Announce | H-Net (angle). Alirita 2018-02-19.
  3. "June 1977: When New Hollywood Got Weird", The Film Stage, 2017-06-21. Kontrolita 2018-02-19. (en-US)
  4. The Controversy of CRUISING | Cinematheque (angle). Alirita 2018-02-19.
  5. (1980) “THE CRUISING CONTROVERSY: William Friedkin vs. the Gay Community”, Cinéaste 10 (3), p. 2–8. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedkin, William. The Friedkin Connection: A Memoir. New York: HarperCollins, 2013. ISBN 978-0-06-177512-3
  • Friedkin, William. Conversations at the American Film Institute With the Great Moviemakers: The Next Generation. George Stevens, Jr., ed. New York: Alfred A. Knopf, 2012. ISBN 978-0-307-27347-5