La plej bela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej bela
filmo
Originala titolo 一番美しく
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1944
Ĝenro filma dramo
Kameraado Jōji Ohara
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Muziko de Seiichi Suzuki
Rolantoj Shimura Takashi • Ichirō Sugai • Joko Jaguĉi • Takako Irie • Sayuri Tanima • Mineko Yorozuyo • Akitake Kōno • Unpei Yokoyama
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

La plej bela (japane 一番美しく, Iĉiban ucukuŝiku) estas japana drama kaj propaganda filmo de 1944 verkita kaj reĝisorita de Akira Kurosawa. La agado de la filmo okazas en optika fabriko dum la Dua Mondmilito kiu estis okazanta dum la filmoproduktado. La filmo priskribas la luktadon de la laboristinoj de lensfabriko por atingi la produktcelojn dum la milito. Ii kontinue baraktas, kaj unuope kaj grupe, por superi la celojn planitajn por ili fare de la fabrikestroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post Sanshiro Sugata Akira Kurosawa tuj turniĝis al la temo de milittempa fabriko de laboristinoj en La plej bela, propaganda filmo kiun li faris en duon-dokumentfilma stilo komence de 1944. Por atingi realismajn ludojn el siaj aktorinoj, la reĝisoro faris ilin vivi en reala fabriko dum la filmado, manĝis la fabrikajn manĝaĵojn kaj alvoki unu la alian per siaj rolulaj nomoj. Li uzos similajn metodojn por siaj geaktoroj tra sia tuta kariero.[1][2]

Dum la produktado, la aktorino kiu ludis la estrinon de la fabrikaj laboristoj, Joko Jaguĉi, estis elektita de siaj kolegoj por prezenti iliajn postulojn al la reĝisoro. Ŝi kaj Kurosawa estis konstante kverele, kaj estis tra tiuj argumentoj kiel ambaŭ, paradokse, alproksimiĝis. Ili geedziĝis la 21an de Majo, 1945, kaj Jaguĉi estis dumonate graveda (ŝi neniam pluigis sian aktorinkarieron), kaj la paro restos kune ĝis ŝia morto en 1985.[3][4] Ili havis du gefilojn, ambaŭ survivantaj Kurosawa: nome filo, Hisao, naskiĝinta la 20an de Decembro, 1945, kiu servis kiel produktoro de kelkaj el la lastaj projektoj de sia patro, kaj Kazuko, filino, naskiĝinta la 29an de Aprilo, 1954, kiu iĝis kostumdesegnisto.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurosawa 1983, paĝoj 132–135
  2. Galbraith, paĝoj 46–51
  3. Kurosawa 1983, paĝoj 137–139
  4. Galbraith, paĝoj 55–57
  5. Galbraith, paĝoj 64, 191

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]