Nigrafalka Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Black Hawk (Nigra Falko).

La Nigrafalka Milito (en angla Black Hawk War) estis konflikto inter la ŝtato Usono and Usonaj indianoj estrita de Black Hawk (Nigra Falko) nome estro de Saukoj. La milito startis post Black Hawk kaj grupo de Saukoj, Meskvakioj (Vulpoj), kaj Kikapuoj, konataj kiel la "British Band" (Brita Bando), trapasis la riveron Misisipon, en la usona ŝtato Ilinojso, el Iovaa India Teritorio en Aprilo 1832. La tialoj de Black Hawk estis ambiguaj, sed li estis ŝajne esperante postuli la teron venditan al Usono en la disputata Traktato de St. Louis (1804).

Usonaj funkciuloj, konvinkitaj, ke la Brita Bando estis malamika, mobilizis landliman milicon kaj pafis al delegitaro de indianoj la 14an de Majo, 1832. Black Hawk respondis sukcese atakante la milicon en la Batalo de la Retiriĝo de Stillman. Li kondukis sian bandon al sekura loko en tio kio estas nun suda Viskonsino kaj estis persekutita de usonaj fortoj. Dume, aliaj indianoj entreprenis atakojn kontraŭ fortikaĵojn kaj koloniojn tre neprotektitaj pro la foresto de milico. Kelkaj militistaj Ho-ĉunk kaj Potavatomoj partoprenis en tiuj atakoj, kvankam plej tribanoj klopodis eviti la konflikton. La Menominiaj kaj la Dakotaj triboj, jam malamikaj de Saukoj kaj Meskvakioj, apogis la usonanojn.

Estritaj de la generalo Henry Atkinson, la usonaj fortoj persekutis la Britan Bandon. Milicanoj estritaj de kolonelo Henry Dodge renkontiĝis kun la Brita Bando la 21an de Julio kaj venkis ilin en la Batalo de la Viskonsinaj Altaĵoj. La bando de Black Hawk estis malfortigita pro malsato, mortoj kaj dizertoj, kaj multaj indiĝenaj survivantoj retiriĝis al Misisipio. La 2an de Aŭgusto, usonaj soldatoj atakis la restaĵojn de la Brita Bando en la Batalo de Bad Axe, kaj mortigis multajn kaj kaptis plej el tiuj kiuj restis vivaj. Black Hawk kaj aliaj estroj fuĝis, sed poste kapitulacis kaj estis enprizonigitaj dum unu jaro.

La Nigrafalka Milito havigis al Abraham Lincoln sian mallongan militservon, kvankam li ne partoprenis en batalo.[1] Aliaj partoprenantoj iĝos fama kiel Winfield Scott, Zachary Taylor, kaj Jefferson Davis. La milito akcelis la usonan politikon de forigo de Indianoj, laŭ kiu indianaj usonaj triboj estis premitaj vendi siajn terojn kaj translokigi okcidenten el la Misisipa Rivero.

Notoj[redakti | redakti fonton]