Batalo de Fredericksburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La konfederaciaj trupoj malantaŭ la ŝtona muro.

La Batalo de Fredericksburg okazis en la 11a ĝis 15a de Decembro, 1862, en kaj ĉe Fredericksburg (Virginio), en la Orienta Fronto de la Usona Enlanda Milito. La batalo, inter la Armeo de Potomako de la Unia Armeo komandita de la Maj. Gen. Ambrose E. Burnside kaj la Konfederacia Armeo de Norda Virginio de la Generalo Robert E. Lee, inkludis neutilajn frontajn atakojn fare de la Unia Armeo ekde la 13a de Decembro kontraŭ entranĉeigitajn konfederaciajn defendantojn de la altaĵoj de malantaŭ la urbo. Ĝi estas memorita kiel unu el la plej unu-flankaj bataloj de la milito, ĉar la perdoj de la Unio estis pli ol duoblaj de tiuj suferitaj de la Konfederaciuloj. Vizitantoj de la batalkampo priskribis la batalon al la Usona Prezidento Abraham Lincoln kiel "buĉado".

La plano de Burnside estis trapasi la riveron Rappahannock en Fredericksburg meze de Novembro kaj ataki la Konfederacia ĉefurbo Richmond antaŭ la armeo de Lee povu haltigi lin. Burokrataj prokrastoj evitis, ke Burnside ricevu la necesajn flospontojn kun sufiĉa antaŭtempo kaj Lee povis movi sian armeon por blokadi la trapasojn. Kiam la Unia armeo finfine povis konstrui siajn pontojn kaj trapasi sub pafado, tio rezultis en rekta batalado ene de la urbo en la 11a-12a de Decembro. Uniaj trupoj prepariĝis por ataki la konfederaciajn defensivajn poziciojn sude de la urbo kaj en tre forte fortifikita areo ĝuste okcidente de la urbo konata kiel Altaĵoj de Marye.

La 113an de Decembro, La Maldekstra Granda Divizio de Maj. Gen. William B. Franklin kapablis trairi la unuan defendolinion de la konfederacia Lt. Gen. Stonewall Jackson suden, sed li estis finfine repelita. Burnside ordonis la Dekstran kaj Centran Grandajn Diviziojn de Maj. Generaloj Edwin Vose Sumner kaj Joseph Hooker por lanĉi multajn frontajn atakojn kontraŭ la pozicio de Lt. Gen. James Longstreet en la Altaĵoj de Marye – ĉiuj estis repelitaj suferante perdojn. La 15an de Decembro, Burnside retiris sian armeon, kio finigis alian malsukcesan kampanjon de la Unio en la Orienta Fronto de la milito. La Unio suferis 12 653 perdojn el kiuj 1 284 estis mortintoj, dum la Konferderacio suferis 5 377 perdojn el kiuj 608 estis mortintoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Goolrick, William K., and the Editors of Time-Life Books. Rebels Resurgent: Fredericksburg to Chancellorsville. Alexandria, VA: Time-Life Books, 1985. ISBN 0-8094-4748-7.
  • Kennedy, Frances H., ed. The Civil War Battlefield Guide. 2nd ed. Boston: Houghton Mifflin Co., 1998. ISBN 0-395-74012-6.
  • Marvel, William. Burnside. Chapel Hill: University of North Carolina Press, 1991. ISBN 0-8078-1983-2.
  • O'Reilly, Francis Augustín. The Fredericksburg Campaign: Winter War on the Rappahannock. Baton Rouge: Louisiana State University Press, 2003. ISBN 0-8071-3154-7.
  • Rable, George C. Fredericksburg! Fredericksburg! Chapel Hill: University Of North Carolina Press, 2002. ISBN 0-8078-2673-1.
  • Salmon, John S. The Official Virginia Civil War Battlefield Guide. Mechanicsburg, PA: Stackpole Books, 2001. ISBN 0-8117-2868-4.