Genertransforma gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Genertransforma gramatikotransforma gramatiko estas termino uzata por aludi al la tipo de genera gramatiko (respektive genera sintakso), kiu uzas transformajn reguloj kaj similajn meĥanismojn por montri la movon de konstituantoj kaj aliajn fenomenojn de la lingvo. Partikulare, la termino referencas preskaŭ nur al tiuj teorioj, kiuj estis disvolvigitaj en la tradicio ĉomskia. Tiu termino estas plej ofte sinonimo de la plej specifa "Transforma Generativa Gramatiko".

Ekzemplo de transformoj[redakti | redakti fonton]

La ŝanĝo de lingvaj elementoj estas la bazo de la meditado kaj konkludoj de la transforma gramatiko:

  • Mi trovis katon
  • Mi trovis raton
  • Mi trovis ratojn
  • Ni trovis ratojn
  • Ni trovis la ratojn
  • Ni trovis la nigrajn ratojn
  • Ni trovis la nigrajn ratojn tie
  • Ni trovis la nigrajn ratojn tie kaj gapis
  • Ni trovis la nigrajn ratojn tie kaj gapis prie
  • Ni trovis la nigrajn ratojn tie kaj gapis prie tiam
  • Ni trovis la nigrajn ratojn tie kaj gapis prie tiam, sed ne forkuris ktp.

La kerno estas, ke infano lernas simplan strukturon, ekzemple "Mi trovis katon", kaj transformante (ŝanĝante) elementon, oni povas alveni al preskaŭ senfinaj paroltekstoj, ekzemple "Mi murdis katon", "Mi manĝis katon", "Mi murdis katon", "Mi murdis katon kaj raton", "Mi murdis katon kaj fuĝis", ktp., tiel oni pasas el simpla akuzativo al duobla akuzativo, el simpla frazo al duobla frazo ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Radford, Andrew Transformational Grammar. Cambridge Text Books in Linguistics. 2003. Cambridge.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]