Daniel Kablan Duncan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Kablan Duncan
Persona informo
Daniel Kablan Duncan
Naskiĝo 30-an de junio 1943 (1943-06-30) (80-jaraĝa)
en Ouellé
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Ebur-Bordo vd
Alma mater ICN Business School vd
Partio Partio Demokratia de Eburbordo — Amaskunveno Demokratia Afrika vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel Kablan Duncan (naskite 30-an de junio 1943) estas Ebur-borda politikisto. Li servis kiel ĉefministro de Ebur-Bordo de la 11-a de decembro 1993 ĝis la 24-a de decembro 1999 kaj denove de novembro 2012 ĝis januaro 2017. Li estis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de junio 2011 ĝis novembro 2012. Kaj li estis la unua vicprezidanto de Ebur-Bordo, post la rekreo de tiu posteno, de januaro 2017 ĝis 13-a de julio 2020.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Duncan naskiĝis en Ouelle je la 30-a de junio 1943.[1] Li faris siajn duarangajn kaj triarangajn studojn en Francio. Li ĉeestis ĉe Lycée Montaigne en Bordozo. Poste li studis ĉe la École des Hautes Etudes Commerciales en Lillo kaj en la École Supérieure de Komerco denove en Bordozo. Kaj li diplomiĝis kiel komerca inĝeniero de la Komerca Instituto de Nancy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Africa, issues 269–278 (1994), p. 23.