Sporozoito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala vivociklo de apikomplekso: 1-zigoto, 2-sporozoitoj, 3-merozoitoj, 4-gametocitoj.

Sporozoito estas etapo de la vivociklo de parazito protozoa dum kiu tiu povas infekti novajn gastigantojn.[1] La sporozoitoj formiĝas per sporogonio, kiu estas la multobla divido de sporozigoto, el kiuj ĉiu fragmento okazigas po unu sporozoiton. Tio estas karaktero de multaj apikompleksoj.

Por ekzemplo, en la malario (Plasmodium), la sporozoito estas la fazo en kiu la parazito pasas de la moskito al la homo. La sporozoitoj disvolviĝas en la salivaj glandoj de la moskito, pasas al la homo dum la pikado de la moskito kaj parazitas la hepatocitojn (ĉeloj de la hepato).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ingraham, J. L., & Ingraham, C. A. (1998). Introducción a la microbiología. II (Vol. 2). Reverté.