Damon Lindelof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damon Lindelof
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1973 (1973-04-24) (50-jaraĝa)
en Englewood
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater New York University Tisch School of the Arts • Teaneck High School • sinagogo
Okupo
Okupo scenaristofilmproduktoroplenuma produktoro • televidseriestro • televida produktoro
vdr

Damon Laurence LINDELOF (naskiĝis la 24an de aprilo 1973) estas usona scenaristo, komikso-verkisto kaj produktisto. Inter liaj laŭdoj li ricevis tri Premioj Primetime Emmy el 12 nomumoj. En 2010, la usona revuo Time nomis lin unu el la 100 plej influaj homoj en la mondo.[1]

Lindelof estas plej bone konata kiel la kreinto kaj TV-seriestro de multenombraj kritike laŭdataj TV-serioj, kiel la ABC-a sciencafikcia dramo LOST (2004–2010), la HBO-a supernatura dramo The Leftovers (2014–2017) kaj la HBO-a superheroa serieto Watchmen (2019).

Lindelof estis ankaŭ verkisto por la CBS-a krima dramo Nash Bridges (2000–2001) kaj la NBC-a krima dramo Crossing Jordan (2001–2004). Li kunverkis la filmojn Vakeroj & Eksterteranoj (2011), Prometheus (2012), Star Trek İnto Darkness (2013), Mondmilito Z (2013) kaj Morgaŭlando (2015).

Referencoj[redakti | redakti fonton]