Christopher Nolan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Nolan
Persona informo
Naskonomo Christopher Edward Nolan
Naskiĝo 30-an de julio 1970 (1970-07-30) (53-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Haileybury and Imperial Service College
Familio
Frat(in)o Jonathan Nolan
Edz(in)o Emma Thomas
Infanoj Rory Nolan • Flora Nolan • Magnus Nolan
Parencoj John Nolan
Kim Hartman
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoroverkisto • kameraisto • filmaktoro • plenuma produktorofilmmuntistoĉefkameraisto • reĝisoro
vdr

Christopher Edward NOLAN, komandoro (naskiĝis la 30an de julio 1970) estas brita-usona filmo-reĝisoro, produktisto kaj scenaristo.

Li estas konata pro reĝisorado de la sciencfikcia filmo Inception (2010), The Dark Knight trilogio, kaj la psikologiaj suspensfilmoj Memento (2000) kaj The Prestige (2006). Lia filmaro tutmonde arigis pli ol 5 miliardoj da USD kaj 36 nomumojn de Oskar-premioj, 11 venkojn.

Nolan naskiĝis kaj kreskis en Londono kaj montris intereson en filmofarado ekde juna aĝo. Post studado de la angla literaturon ĉe la Universitata Altlernejo de Londono, li produktis sian unuan filmon La Sekvanto en 1998. Nolan akiris internacian rekonon per sia dua filmado, Memento (2000), pro kiu li estis nomumita por akademia premio de plej bona originala scenaro. Li transiris de sendependa al studio-bazita filmofarado kun Insomnia (2002) kaj plu trovis kritikan kaj komercan sukceson per la trilogio de La Malhela Kavaliro (2005–2012), La Prestiĝo (2006) kaj Inception (2010), kiu ricevis ok nomumojn de Oskar-premioj, inkluzive de plej bona fotografio kaj blej bona originala scenaro. Tio ĉi estis sekvita de Interstela (2014), Dunkirk (2017) kaj TENET (2020). Li ricevis nomumojn de Akademia Premio por plej bona foto kaj plej bona reĝisoro pro sia laboro en Dunkirko.

Nolan estis nomumita Komandanto (CBE) de la Ordeno de Brita Imperio en 2018 .

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Tarantella (1989); reĝisoro, filmado, produktado (mallonga filmo)
  • Larceny (1996); reĝisoro, filmado, produktado (mallonga filmo)
  • Doodlebug (1997); reĝisoro, filmado, produktado (mallonga filmo)
  • Following (1998); reĝisoro, scenaro
  • Memento (2000); reĝisoro, scenaro
  • Insomnia (2002); reĝisoro
  • Batman Begins (2005); reĝisoro, scenaro
  • The Prestige (2006); reĝisoro, scenaro, produktado
  • The Dark Knight (2008); reĝisoro, scenaro, produktado
  • Inception (2010); reĝisoro, scenaro, produktado
  • The Dark Knight Rises (2012); reĝisoro, scenaro, produktado
  • Man of Steel (Viro de Ŝtalo ) (2013); scenaro, produktado
  • Transcendence (2014); produktado (direktita fare de Wally Pfister )
  • Interstela (2014); reĝisoro, scenaro, produktado
  • Dunkirk (2017); reĝisoro, scenaro, produktado
  • Tenet (2020); reĝisoro, scenaro, produktado
  • Oppenheimer (2023); reĝisoro, scenaro, produktado