Aladár Bálint
Aladár Bálint | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Blum Aladár |
Naskiĝo | la 2-an de decembro 1881 en Nagypeszek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 20-an de aprilo 1924 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 17. parcella, 33. sor, 29. sírhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Endre Bálint |
Parencoj | Antal Szerb (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto kritikisto |
Aladár Bálint, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Aladár estis hungara ĵurnalisto, kritikisto. Lia origina familia nomo estis Blum ĝis 1906, lia filo estis Endre Bálint.
Aladár Blum[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1881 en Nagypeszek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa vilaĝparto de Sikenica en Slovakio), li mortis la 20-an de aprilo 1924 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aladár Bálint devenis el juda familio. Post lernado li estis oficisto en fabriko, sed en 1903 li sukcese debutis kiel novelisto. Poste li estis ĵurnalisto kaj kritikisto. Liaj verkoj aperis plej ofte en Népszava kaj Nyugat. Li edziĝis en 1912. Li estis aktiva ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko. Liaj noveloj, kelkfoje poemoj prezentis mizeran vivon de la laboristoj.
Liaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Város (noveloj, kunaŭtoro, 1906)
- Így történt! (noveloj)
- Képekről munkásoknak