Simple Minds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simple Minds
Persona informo
TTT
Retejo http://www.simpleminds.com/
vdr

Simple Minds (Simplaj mensoj) estas skota muzik-grupo formita en 1977 en Glasgovo (Skotlando), ankoraŭ aktiva. Laŭlonge de la tempopaso ili esprimis diversajn ĝenrojn kiel postpunko, nova ondo kaj pop-rokmuziko, kaj estas konsiderata unu de la plej influaj muzik-grupoj de la 1980-aj jaroj. Ili konkeris la usonan kaj tutmondajn merkatojn, atingante la unuan rangon de la listoj pere de la kanto «Don't You (Forget About Me)» (Vi ne (forgesu min)), parto de la sonbendo de la filmo de John Hughes nome The Breakfast Club, kaj pere de la kantoj «Alive and Kicking», «Sanctify Yourself», «Hypnotised», «Promised You A Miracle», «Waterfront», «Let There Be Love» kaj «Belfast Child». Ilia lasta disko, nome Walk Between Worlds (Promeo inter mondoj), ekvendiĝis la 2an de februaro 2018.

Tamen, la kariero de la bando ne startis komerce sukcese spite la eksperimentajn stilojn (tiom laŭdataj de la kritikistoj) kiujn ili disvolvigis en siaj unuaj kreitaĵoj, kiuj iĝis ĉefa influo por la nuntempaj alternativa kaj elektronika muzikoj. Poste, kun U2 ili populirigis la nomitan anthemic rock (eposa aŭ himna rok-muziko) kio rezultis en tutmonda sukceso en la dua duono de la 1980-aj jaroj, samnivele laŭ populareco kun U2.

Laŭlonge de sia kariero, la bando vendis 60 milionojn de diskoj,[1]​ estis nomumitaj dufoje al la premioj Brit Awards, unufoje al la premioj American Music Awards, dufoje al la premioj MTV Video Music Awards kaj ricevis la premion Q Music kiel plej bonkvalita koncerta bando. Ilia albumo New Gold Dream de 1982 estas konsiderata unu de la esencaj diskoj de la nuntempa muziko. Kvin el iliaj albumoj alvenis al la unua rango en la listoj de la Unuiĝinta Reĝlando kaj 21 unuopaĵoj atingis la 20an rangon tie. En Aŭgusto 2014, la brita gazeto New Musical Express (NME) inkludis Simple Minds inter la 100 artistoj plej influaj de la muziko kaj en Oktobro samjare ili ricevis la premion Q Inspiration Award pro sia heredo al muziko. En Majo 2015 ili estis omaĝitaj en la premioj Billboard pro la 30a datreveno de «Don't You (Forget About Me)». En Majo 2016 ili ricevis la Premion Ivor Novello pro sia elstara diskaro.

Iliaj permanentaj membroj ekde ties formigo en 1978 estas Jim Kerr kaj Charlie Burchill, kantisto kaj gitaristo de la bando respektive. La aliaj aktualaj membroj de la bando estas Ged Grimes (baso), Sarah Brown (voĉo), Gordy Goudie (gitaro), Cherisse Osei (drumoj) kaj Catherine AD (voĉo, klavaro, gitaro).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]