Tromanĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tromanĝado povas esti konsiderata kiel manĝomalordo. Tromanĝado foje povas esti simptomo de misordo pro manĝego aŭ bulimio.

Kompulsia manĝanto estas tiu kiu konsumas manĝaĵojn troe rilate al la kvanto de energio kiun ties organismo postulas (aŭ elpelas tra la ekskrecio), kio kondukas al pliigo de pezo kaj, normale, al obezeco. La termino tromanĝado povas esti uzata ankaŭ por referenci al specifaj epizodoj de trokonsumo. Por ekzemplo, multaj personoj manĝas troe dum festoj kaj feritempo. La personoj kiuj suferas tiun misordo dependas de la manĝo por atingi konsolon per si mem kiam ili estas sub streso, suferante atakojn de deprimo, kaj ili havas sentojn de senpoveco.

Tromanĝado estas multe pli ofta en Usono, kie por la majoritato de personoj, aliro al manĝaĵoj ne estas problemo. Multaj partoj en la mondo havas aliron al surpluso de ne-nutra manĝaĵaro, kiel kromaĵo al loksidemaj vivostiloj. Psikologo de la Universitato de Yale nome Kelly Brownell nomas tion "toksa manĝomedio", en kiu manĝaĵoj troenhavantaj kaj grason kaj sukeron ekhavis hegemonion malprofite super sannutraj manĝaĵoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) Instituto Worldwatch: [www.worldwatch.org/node/488 “Escaping Hunger, Escaping Excess”,] World Watch 13 (4), p. 24. Alirita 25a de Septembro, 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kessler, David A. The End of Overeating: Taking Control of the Insatiable American Appetite (2009) ISBN 1-60529-785-2