Andrea Bozó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Bozó
Andrea Bozó
Andrea Bozó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1972 (1972-11-04) (51-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Tibor Csizmadia
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Andrea Bozó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bozó Andrea estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estas Tibor Csizmadia.

Andrea Bozó[1][2] naskiĝis la 4-an de novembro 1972 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Bozó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Inter 1988-1991 ŝi studis en studio de Nacia Teatro (Miskolc), inter 1991-1995 en simila studio jam en Budapeŝto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en malgranda teatro en Budapeŝto en 1995. En la teatra jaro 1999 ŝi apartenis al Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), inter 2002-2011 al Teatro Gárdonyi Géza, ekde 2020 al teatro de Salgótarján. Intertempe en 2005 ŝi akiris diplomon en Altlernejo Károly Eszterházy. Ŝi ricevis premiojn en 2005 kaj 2010. Ŝi naskis filon.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ni neniam mortos! (1993)
  • Jóban Rosszban (televizia serio, 2007–2008, 2011, 2014) - Júlia Pauler
  • Tóth János (televizia serio, 2017-2019) - Valika
  • Egyszer volt Budán Bödör Gáspár (2020) - Edit
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jaime King[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]