| „ La komedio de Shakespeare As you like it, tradukita de D-ro Ivy Kellernian (S-ino Reed) kaj ludita dum la sesa en
Washington sur eksterdoma scenejo, je la 15-a de aŭgusto,ĵus aperis en eleganta libreto, de perfekta tipografia korekteco, ilustrita per du portretoj kaj dek beletaj fotogravuraĵoj.
La traduko de S-ino Reed estas entute bonega kaj sekvas la originalon kun miriga (eble iom tro laŭlitcra) tideleco kaj vera fleksebleeo. Kelkaj scenoj eble ŝajnos iom malklaraj. Unue mi opiniis, ke la tradukintino estas kulpa pri tio; sed mi eraris, kaj, komparinte la tradukon kun la originalo kaj francaj tradukoj, mi devas konfesi, ke la "iampostiama" malklareco devenas de la stilo de la originalo mem aŭ de la iom subtila karaktero de pluraj scenoj.
Shakespeare elprenis la « argumenton » de As you like it el interesa rakonto de Thomas Lodge, disciplo de John Lilly, patro (au baptopatro) de Euphues. Oni scias ke, en la Angla literaturo, Euphues estas la tipo de l’spritulo, kies afektaj kaj kvintesencaj pensoj kuj frazoj estas veraj enigmoj: mitologiaj aludoj, botanikaj aŭ astrologiaj metaforoj, alĥemiaj rememoradoj, jen estan multaj katizoj, kiuj malklarigas la plej simplajn kaj ordinarajn ideojn.
Eble mallonga analizo pli faciligos la legadon de tiu, tiel delikata kiel altpensa, idilia komedio.
Shakespeare kontrastigis la civilizitan societon, kie regas ambicio, maljusto, brutaforto kun kampara kaj arbara naturo, kies paciga influo restarigas ordon, justecon, egalecon. La akra frosta vento de l' arbaro estas malpli akra ol enviemo,
jaluzo, perfido, maldankemo.
Ho blovu, vintra vent'!
Ne akra via dent'
Kiel la maldankon’:
Ne tiom vundas vi,
Ĉar vin ne vidas ni,
Malgraŭ la frostotzem'. (p. 62)
Orlando, mortminacita de sia frato Olivero, rifuĝas en la Ardenan arbaron, kie jam vivadas, kun kelkaj fidelaj lordoj, la laŭrajta duko, sentronigita kaj ekzilita de sia pli juna frato Frederiko.
Rozalindo, filino de la ekzilita duko, enamiĝas je Rolando, malfelica kaj persekutata. Siavice forpelita de la suspektema Frederiko, ŝi ankaŭ trovas en la arbaro rifugejon kaj sanktan azilon. Celio, filino de Frederiko, ne volas forlasi sian kuzinon kaj amikinon. Ŝi forkuras el la patra kortego, kune kun Rozalindo vestita kiel paĝio. La amuzisto Tuŝŝtono ilin
akompanas kaj kuracigas per sia neelĉerpebla gajhumoro.
La Ardema [tiel] arbaro estas efektive utopia arbaro, kie ren kontigas ilekso kaj palmarbo, hinda serpento, damocervo kaj leono. Ĉe la rando de Tarbaro mortigas la bruoj de l' mondo, la interfrataj disputoj kaj la homa vanteco. La arbaro estas paciga, bonfarema, instruema:
Kaj jen la nia viv’, liberigite
De visitad' publika, trovas lancojn
En arboj, librojn en la riveretoj,
Predikojn en la ŝtonoj, bonon ĉie ! (p. 35.)
En tia vastega arbaro Orlando riskus neniam retrovi sian Rosalindon, sed li kutimas enĉizi sur ĉiuj arboj la nomon kaj laŭdojn de sia amatino. Ŝin li renkontas fine; sed, pro sia pseudonimo « Ganimedo » kaj siaj paĝiaj vestoj, li ne rekonas la filinon de l'ekzilita duko.
Rozalindo sin amuzas, plej daŭre konservante sian in kognitecon kaj, en delikategaj scenoj, ŝi sprite eltrovas la sekretojn de Orlando, ne konigante la siajn; ŝi ĝuas liajn konfidenciojn [tiel} kaj amkonfesojn, ne konfesante sian amon. Kiam Orlando forestas, nur tiam ŝi ekkrias : «Ho ! kuzineto, mia kaza kuzineto, ke vi komprenu kiel profunde mi enamiĝi! sed oni ne povus sondi mian amon: ĝi havas neko natan fundon, same kiel la golfo Portugala! » (p. 405.)
Tamen iun tagon ŝi preskaŭ sin perfidas. Unu sendito alportas sangokovritan poŝtukon kaj rakontas, ke Orlando ĵus estas grave vundita, batalante kaj mortigante leoninon, kiu rigardis « katsimile » homon dormantan sub maljuna kverko. Aŭdante tiun informon, la bela paĝio svenas...
La sendito estas Olivero, frato de Orlando; lin ankaŭ ekzilis, forpelis Frederiko; lin ankaŭ akceptis kaj rebonigis la arbaro. Nun li pentas; la potenca parica Naturo kaj la altanima konduto de lia frato elŝiris el lia koro ĉiujn malvirtojn de putra kaj putriga societo.
Estis mi,
Sed ne plu estas mi la sama viro;
Kaj mi ne hontas, al vi klarigante
Eĉ kia mi ja estis, tial ke
La konvertigo mia al mi donas
Tre dolĉan senton, per komparo nuna
Al lio, kio mi antaue estis. (p. 114)
Olivero edziĝos kun Celio je la sama tago, kiam Orlando edziĝos kun Rozalindo.
Je sia unua kontakto kun la mistika arbaro, la duko Frederiko siavice konvertiĝis. Li rekrutis armeon por kapti kaj motigi sian fraton, la laŭrajtan dukon, sed tuj kiam li ekpaŝas sur la arbarorandoj iu religiulo iras renkonte al likaj decidigas lin, ke li forlasu sian entreprenon kaj eĉ la homan societon. Aŭdinte tiun religian voĉon, kiu estas kvazaŭ la voĉo mem de l’arbara naturo, Frederiko demetas siajn batalilojn, redonas al sia frato la uzurpitan tronon kaj fariĝas anakoreto (p. 135.)
En tiun fantazian ravan temon, Shakespeare enkondukis du eksterordinarajn personojn, Tuŝŝtono kaj Jakveso, la optimisto kaj la pesimisto. Tuŝŝtono ridas ĉion, ĉar li trovas en ĉio esperon, belon, belojn, tagiĝojn; Jakveso plendas pri ĉio, tial ke en ĉio li vidas elrevigon, malbelon, malhelon, noktiĝon. Al Jakveso la vivo mem (ne nur la societo) ŝajnas unutona kaj funebra; eĉ la naturon li trovas tiel maljusta, tiel kruela kiel la homa societo.
Pro multaj kaŭzoj (time is money, mi ne havis... tempon) mi ne ĉeestis la Washington’an kongreson; sekve, mi nescias ĉu la kongresanoj povis ĝui la tutan iom subtilan ĉarmon de tiu rava komedio; sed mi estas certa, ke la senpartia leginto konkludos, kiel mi, ke la tiel konscienca verko de Dro Ivy Kellermann meritas plej honoran rangon en nia literaturo. ” |