Teatro Gárdonyi Géza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Nomo de la teatro estas legebla laŭ la origina (hungara) nomformo! Nehungaroj komprenu: Teatro Géza Gárdonyi!

Teatro Gárdonyi Géza estas teatro nomata pri Géza Gárdonyi en Eger.

Teatro Gárdonyi Géza en Eger

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua teatro en Eger estis konstruita en 1904. Dum la inaŭguro partoprenis mem Géza Gárdonyi, kiu eĉ verkis solenan teatraĵon: Dobó István szelleme (Spirito de István Dobó). Post 4 jara funkciado ankaŭ kinejo funkciis en la konstruaĵo. En 1955 memstara teatra trupo formiĝis kaj samtempe la teatro prenis la nomon Gárdonyi Géza. En 1964 restaŭro okazis, tamen post 3 jaroj la trupo estis neniigita, en la teatrejo nur porokazaj aktoroj roladis. En 1985 ĝermo de memstara trupo formiĝis, kiu post 2 jaroj transprenis tute la taskojn en la teatrejo. En 2000 la konstruaĵo estis pligrandigita kaj renovigita.

En la teatro roladis ekzemple Gyula Csortos, László Görög, Gergő Kaszás, Emília Márkus, Pál Jávor, Ida Turay, Károly Safranek. Reĝisoroj kaj teatrestroj estis Balázs Blaskó, Tibor Csizmadia.

Eternaj membroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.