László Görög
László Görög | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1964 (60-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Julianna Czakó |
Amkunulo | Judit Hernádi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Görög [lAslo gorog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Görög László estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro.
László Görög [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1964 en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Görög akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1987, sed pli frue jam ekde 1985 li havis rolojn en Gaja Teatro. Post la diplomo li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs). Liaj sekvantaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Radnóti (1989)
- Teatro Gárdonyi Géza (2002-2011)
- Nacia Teatro (Pécs) (2012-).
Li estis ofte gastoaktoro en aliaj teatrojm se ne paroli pri la filmaj roloj. Li ricevis premiojn en 1994 kaj 2004. Li estis edzo inter 2010-2015, pli frue li kune vivis kun Judit Hernádi inter 1991-2003.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo; Benvolio
- La Venecia Komercisto - Salerio
- Somermeznokta sonĝo - Oberon
- La Vintra Fabelo - Leontes
- Molière: La Avarulo - Jakab
Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘Akli Miklós’‘ (1986)
- ‘‘Szamba’‘ (1995)
- ‘‘Kútfejek’‘ (2006)
- ‘‘Szinglik éjszakája’‘ (2010)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘Békestratégia’‘ (1985)
- ‘‘Edith és Marlene’‘ (1992)
- ‘‘Indián nyár’‘ (2006)
Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Michael J. Fox, Heath Ledger kaj aliaj
Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe (2005)
- Zsigmond Móricz: Sári bíró (2012)