János Győrvári
Aspekto
János Győrvári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1921 en Tényő |
Morto | 5-an de aŭgusto 2008 (86-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
János Győrvári [jAnoŝ djorvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győrvári János estis hungara aktoro. Lia familia nomvarianto estis Győrváry.
János Győrvári[1][2] naskiĝis la 16-an de septembro 1921 en Tényő, li mortis la 5-an de aŭgusto 2008 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Győrvári akiris aktoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1946. Post la diplomo li estis membro ekzemple de Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Pécs), Teatro Kisfaludy, Teatro Petőfi (Sopron), Nacia Teatro (Miskolc). Ekde 1986 ĝis sia morto li apartenis al Teatro Gárdonyi Géza. Li ricevis premion de Eger kaj titolon "eterna membro de Teatro Gárdonyi".
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Oberon; Theseus
- Hamleto - Claudius
- La gajaj edzinoj de Windsor - Page
- Anton Ĉeĥov: La mevo - Dorn (kuracisto)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj)
- József Katona: Bánk bán - Ottó
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Sándor Bródy: A tanítónő - instruisto
- Kálmán Mikszáth: Ombrelo de Sankta Petro (romano) (teatra adapto) - municipa servisto
- Mór Jókai: Az aranyember (teatra adapto) - Galambos (fiŝisto)
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A menekülő herceg (televida filmo, 1973)
- Família Kft. (televida serio, 1996) - pastro