Tutmonda komunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutmonda komunismo, konata ankaŭ kiel monda komunismo, estas formo de komunismo kiu havas internacian konsideron. La longdaŭra celo de la monda komunismo estas tutmonda komunisma socio kiu estus senŝtata (sen ajna ŝtato), kio povas esti atingata tra intermeza celo ĉu de asocio de suverenaj ŝtatoj (tutmonda alianco) ĉu de monda registaro (unusola tutmonda ŝtato). Serio de internacioj laboris por monda komunismo kaj inter ili estis la Unua Internacio, la Dua Internacio, la Tria Internacio (Komunista Internacio aŭ Kominterno), la Kvara Internacio, la Revolucia Internaciisma Movado, la Monda Socialisma Movado kaj variaj derivaĵoj. Tiuj estas tre heterogena grupo spite sian komunan lastan celon de senŝtata kaj tutmonda komunisma socio.

Dum la stalinisma epoko, la ideo de "socialismo en unu lando", kiun multaj internaciaj komunistoj konsideris nefarebla, iĝis parto de la ideologio de la Komunista Partio de Sovetunio ĉar Josif Stalin kaj liaj subtenantoj konkludis, ke estis naiva pensi, ke tutmonda revolucio estas tuja. Tio kaŭzis grandan seniluziigon inter multaj komunistoj tutmonde, kiuj konsentis kun Karl Marx kaj Vladimir Lenin ke internacia konsidero estas ŝlosila por atingi komunisman sukceson. Aliaj tendencoj de nacia komunismo, speciale post la Dua Mondmilito, moderigis la antaŭmilitan popularecon de internacia komunismo.

La fino de la Malvarma Milito, kun la Revolucioj de 1989 kaj la Dissolvo de Sovetunio, estas ofte nomita la falo de komunismo. Tamen, kelkaj internaciaj komunistoj restas inter kelkaj frakcioj de Maoistoj, maldekstraj komunistoj, kelkaj nuntempaj rusaj komunistoj kaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]