Jorma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jorma estas vira nomo, kiu estas originale el Karelio sed nuntempe estas ordinara ankaŭ en okcidenta Finnlando kaj estas en uzo ankaŭ en Usono. Ĝi estas formo de nomo Jeremia. Ĝi estis antaŭe speciale ortodoksa nomo. Nomoj Jorma kaj Kari konatiĝis en Finnlando per romano Panu, kiun Juhani Aho publikigis en la jaro 1897. En la libro prezentas scianto nome Jorma. Unu el unuaj homoj de tiu nomo post tio estis pentristo Jorma Gallen-Kallela (filo de Akseli Gallen-Kallela), kiu falis en unua aŭ dua tago de Vintra milito kontraŭ Sovetunio. Li ricevis sian nomon verŝajne laŭ la romano "Panu" de Juhani Aho. En Finnlando la nomo estis populara nomo proksimume de 1935 ĝis 1965, sed poste en finna slanga lingvo jorma fariĝis vorto por peniso [1][2] (simile al dick en la angla). Pro tio eĉ kelkaj portatoj de la nomo "Jorma" ŝanĝis sian nomon, kaj ekde 1980-aj jaroj oni en Finnlando donas tiun nomon al infanoj vere malofte.

Konataj homoj de tiu nomo

Fikciaj homoj de tiu nomo

Notoj