Otto Minkert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Minkert
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1845 (1845-11-12)
en Vajmaro
Morto 22-an de aprilo 1900 (1900-04-22) (54-jaraĝa)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Johannes Friedrich Otto MINKERT, ankaŭ Minckert, (naskiĝinta la 12-an de novembro 1845 en Vajmaro, mortinta la 22-an de aprilo 1900 samloke) estis germana arĥitekto kiu ĉefe laboris kaj vivis en Vajmaro, Germanujo. Li portis la titolon de kortega ĉefkonstruisto.[1]

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Inter liaj plej gravaj konstruaĵoj nombriĝas la vilao por Georg Haar kaj la inter 1893 kaj 1896 starigita Goeto-Ŝilero-Arkivo, do kvazaŭ la fortimpresa trezorejo respektive komodo de la granddukujo.[2] Modelo por la arkivejo estis la fruklasikisma Petit Trianon en la parko de Kastelo de Versailles.[3] Minkert kiel konstruĉefmoderiganto ankaŭ ĉeestis la realigon de planoj de la vajmara ĉefkonstrudirektoro Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. Tio estis la kazo en Vajmaro ekz. ĉe la tombeja kapelo, kiun skizis Streichhan en 1877. Ĝin realigis en 1878/79 la masonmastro Otto Saalborn. Streichhan dungis Minkert inter 1876 kaj 1880 ankaŭ dum la konstruo de la Turingia supera landtribunalo en Jena.[4]

Laŭ Kerstin Vogel estis Minkert liberprofesiulo kiu engaĝiĝis krome ankaŭ ĉe jenaj du aĵoj vajmaraj, brutbuĉejo (1886/87) kaj domo de la asekurdomo Union (Abraham-Lincoln-Straße 4, 1893).[5][6]

Krome Minkert responsis pri pluraj loĝejoj. Lia laboro ĉe la Goeto-Ŝilero-Arkivo senĉese observitis ŝia granddukina moŝto Sofio kiu mem pagis la tutan projekton kaj implicite ankaŭ la salajron de Minkert.[7][8][9] Ĉefe Minkert ĉe verkoj siaj neniam forlasis la stilajn priskribojn de novklasikismo respektive de historiismo ŝatate ankaŭ de Sofio kaj aliaj dungantoj. La menciita arkivejo estis la lasta publika konstruaĵo kiu apartenis al tiu ĉi stilepoko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Almenaŭ en 1893 lia nomumiĝo devis esti estiĝinta ĉar en jarraporto de la Goeto-societo vajmara de 1896 legeblas ke inter 1893 kaj 1896 komisiitis al s-ro Minckert la konstruo de la Goeto-Ŝilero-Arkivo. Kp. Goethe-Jahrbuch 18 (1897), jarraporto, p. 7.
  2. https://www.klassik-stiftung.de/einrichtungen/goethe-und-schiller-archiv/besichtigung/
  3. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte. München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9, p. 236.
  4. Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. Architekt und Oberbaudirektor im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1848 bis 1884. Disertaĵo, Bauhaus-universitato vajmara, Weimar 2009, volumo 1, p. 194.
  5. Vogel, p. 198, noto 1.
  6. Karin Ellermann: Weimar den Vorzug zu sichern... Aus der Geschichte des Goethe- und Schiller-Archivs von 1885 bis 1945. Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-843-0, p. 49.
  7. https://www.klassik-stiftung.de/goethe-und-schiller-archiv/besichtigung/
  8. https://architekten-thueringen.de/aft/projekte/p/goethe__und_schiller_archiv_weim-2759.html
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-08-04. Alirita 2021-08-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Otto Minkert en la germana Vikipedio.