Edge of Tomorrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edge of Tomorrow
tridimensia filmo • filmo
Originala titolo Edge of Tomorrow
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6 jun. 2014, 29 maj. 2014, 5 jun. 2014
Ĝenro sciencfikcia filmo, military science fiction, science fiction action film, malutopia filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Dion Beebe
Reĝisoro(j) Doug Liman
Produktisto(j) Erwin Stoff • Gregory Jacobs
Scenaro Joby Harold • John-Henry Butterworth • Christopher McQuarrie • Jez Butterworth
Filmita en Warner Bros. Studios, Leavesden • Londono • Placo Trafalgar • Saunton Sands • Flughaveno London Heathrow • Barton Stacey • Clerkenwell
Loko de rakonto LondonoParizo
Muziko de Christophe Beck
Rolantoj Tom Cruise • Bill Paxton • Brendan Gleeson • Charlotte Riley • Emily Blunt • Jonas Armstrong • Noah Taylor • Tony Way • Kick Gurry • Dragomir Mrsic • Masayoshi Haneda • Franz Drameh • Tommy Campbell • Marianne Jean-Baptiste • Madeleine Mantock • Jeremy Piven • Lara Pulver • François Hollande • Beth Goddard
Produktinta firmao Legendary Pictures 
Village Roadshow Pictures
IMDb
vdr

Edge of Tomorrow (surmerkatigita kiel Live Die Repeat: Edge of Tomorrow aŭ simple Live Die Repeat) estas usona sciencfikcia filmo de 2014 en kiu ĉefrolas Tom Cruise kaj Emily Blunt. Doug Liman reĝisoris la filmon surbaze de filmo adaptita de la japana mangailustrita romano All You Need Is Kill (2004) de Hiroshi Sakurazaka. La filmo okazas en estonteco, kie plejparto de Eŭropo estas invadita de ekstertera raso.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 2015 eksterteranoj alvenas en Germanion per asteroido kaj rapide konkeras la plej grandan parton de kontinenta Eŭropo. Antaŭ 2020, la Unuiĝinta Defenda Forto (UDF), tutmonda armea alianco kreita por kontraŭbatali la eksterteranan minacon, finfine atingas venkon super la eksterteranoj ĉe Verduno per nove evoluigitaj robot-kostumoj. En Britio, UDF planas gravan invadon al Francio, kaj generalo Brigham (Brendan Gleeson) ordonas lastatempe aligita usona majoro William Cage (Tom Cruise) respondeculo pri amaskomunikiloj partopreni. Cage havanta neniun batalsperton, celas kaj minacas kulpigi Brigham se la invado malsukcesus. Brigham arestigas kaj sendas Cage al Flughaveno Heathrow, nun milita bazo. Cage vekiĝas por trovi ke Brigham degradis lin al soldato kaj asignis lin al serĝento Farell (Bill Paxton) kaj la fiaska J-taĉmento, kiuj maplaĉe bonvenigas Cage.

La surteriĝo en Francio estas granda fiasko; Farell kaj J-taĉmento estas rapide mortigitaj. Cage uzas minon por mortigi nekutime grandan bluan eksterteranon sed li estas vundita per la eksplodo kaj kovrita per la sango de la eksterterano. Post tio Cage vekiĝas por trovi sin reen ĉe Heathrow, revivanta la okazaĵojn de la antaŭa mateno. Liaj provoj averti Farell kontraŭ la invado estas ignoritaj, kaj li ripetas la buklon de mortado sur la strando kaj vekado ĉe Heathrow denove kaj denove. Dum unu buklo, Cage provas savi serĝenton Rita Vrataski (Emily Blunt), famkonata heroo de la batalo de Verdun. Ŝi ekkomprenas ke Cage povas reveni en la tempo kaj ordonas al li trovi ŝin la venontan fojon kiam li vekiĝu.

Cage vekiĝas kaj renkontas Vrataski, kiu veturigas lin al Dr.Carter (Noah Taylor), eksperto en ekstertera biologio. Li klarigas ke la eksterteranoj estas superorganismo en kiu la "Omego" kontrolas la cerbon, dum la "Alfoj" kondutas kiel la iloj tra kiuj Omego kontrolas ordinarajn eksterteranojn; Se Alfo mortas, Omego rekomencigas la tagon kaj ĝustigas siajn taktikojn ĝis la batalo estas gajnita. Cage akiris la kapablon reagordi tempon pere de la sango de Alfo. Vrataski havis ĉi tiun kapablon ĉe Verdun, uzante ĝin por gajni la batalon antaŭ ol ŝi estis vundita kaj ricevis sangotransfuzon, kio igis ŝin perdi la kapablon. Ŝi pretas lokalizi kaj mortigi Omegon por fini la eksterteranan invadon.

Dum multaj pli da bukloj, Vrataski trejnas Cage por elstari en batalo. Post frustranta leciono Cage eskapas al Londono, nur por malkovri ke la eksterteranoj ankaŭ atakos ĝin post la invado. Post vidado de vizioj de digo en Germanio kie Omego estas kaŝita Cage pasigas multajn buklojn klopodanta eviti la invadon kaj atingi la digon, Cage estas pli proksima al Vrataski, sed ŝi nur interesiĝas pri la misio. Ĉe iu punkto kie Vrataski estas mortigita sendepende de kion ajn ili faras, Cage flugas sola al la digo. Omego ne estas tie kaj li estas embuskita de Alfo, kiu provas senigi lin de sia kapablo restarti la tempon, sed Cage konscie dronas sin.

Cage kaj Vrataski infiltras la Militministerion, kie Cage konvinkas Brigham doni al li la prototipan aparaton de Carter, kiu povas lokalizi Omegon. En la sekva aŭtopersekuto, ili malkovras ke Omego estas sub la piramido de Luvro en Parizo. Cage estas kaptita kaj grave vundita, li vekiĝas en malsanulejo por malkovri ke li ricevis sangotransfuzon kaj perdis la kapablon restarti la tempon.

Vrataski liberigas Cage kaj ili rekrutas J-taĉmenton por helpi detrui Omegon antaŭ ol la invado komenciĝu. Ili flugas al Parizo, kie la soldatoj oferas sin por ke Cage kaj Vrataski povu atingi Luvron. Antaŭ logi for la Alfon staranta inter ili kaj la submara Omego, Vrataski kisas Cage por danki lin. Kiam la Alfo mortigas Vrataski kaj mortige vundas Cage, li sukcesas faligi manbombojn, kiu detruas Omegon, mortigante la Alfon kaj ĉiujn eksterterulojn.

Ĉar forvelkanta Cage flosas malsupren en la sangon de Omego, li denove akiras la kapablon restartigi la tempon sed vekiĝas du tagojn pli frue, survoje al sia origina renkontiĝo kun Brigham, antaŭ la UDF-invado al Francio. Sed ĉi-foje li vekiĝas en alternativa historio, kie la eksterteranoj estas malfortaj kaj senhelpaj, ĉar la ĉiopova Omego ne plu ekzistas. Cage spektas novaĵojn pri facilaj venkoj por la homaj armeoj, en ĉi tiu alternativa templinio, dum li veturas al Heathrow. Kiam li alvenas, li vidas, ke ĉiuj J-taĉmento vivas, preparante sin por kio supozeble estos multe pli facila invado. Li poste trovas Vrataski, kiu ne rekonas lin kaj salutas lin same malvarme kiel ŝi faris en antaŭaj bukloj post kio Cage ridas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]


Tom Cruise (maldekstre) kaj Emily Blunt (dekstre), kiuj ludas la ĉefajn rolojn en la filmo.
  • Tom Cruise kiel Majoro William Cage
  • Emily Blunt kiel Serĝento Rita Vrataski, la "Anĝelo de Verdun"
  • Bill Paxton kiel Serĝento Farell
  • Brendan Gleeson kiel Generalo Brigham
  • Noah Taylor kiel Dr. Noah Carter
  • Jonas Armstrong kiel Skinner
  • Tony Way kiel Kimmel
  • Kick Gurry kiel Griff
  • Charlotte Riley kiel Nance
  • Franz Drameh kiel Ford
  • Dragomir Mrsic kiel Kuntz
  • Masayoshi Haneda kiel Takeda
  • Madeleine Mantock kiel kaporalo Julie Montgomery
  • Jeremy Piven kiel Colonelo Walter Marx (scenaroj forigitaj)
  • Marianne Jean-Baptiste kiel Dr. Whittle (eksterlista)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edge of Tomorrow (2014) (angle). British Film Institute. Arkivita el la originalo je 2015-09-12. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]