Emily Blunt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Emily Blunt
Blunt en 2012
Blunt en 2012
Naskonomo Emily Olivia Leah Blunt
Naskiĝo 23-an de februaro 1983 (1983-02-23) (36-jara)
en Unuiĝinta Reĝlando Londono, Britio
Aktivaj jaroj 2001 ĝis nun
Edz(in)o John Krasinski
Premio Ora Globo
Plej bona grupa aktorino en serio, serieto aŭ telefilmo
2007 Gideon's Daughter
Information icon.svg
vdr

Emily Olivia Leah BLUNT naskiĝis la 23-an de februaro 1983(nun 1983-02-23) en Wandsworth, Londono estas brit-usona aktorino. Blunt faris sian profesian debuton en Londona produktado de la teatraĵo The Royal Family (2001). Du jarojn poste, ŝi aperis sur ekrano por la unua fojo en la televida filmo Boudica (2003) kaj rolis kiel reĝinon Catherine Howard en la miniserio Henry VIII (2003). Ŝia efikeco en la dramo My Summer of Love (2004) portis al ŝi la Evening Standard British Film Award. Pro ŝia efikeco en la televidfilmo Gideon's Daughter (2006) ŝi ricevis Premio Ora Globo. En la sama jaro ŝi ricevis Ora Palmo kaj nomumon por la BAFTA Premio pro The Devil Wears Prada.[1][2] En 2009 Blunt ricevis la BAFTA Premion por la brita artisto de la jaro. Ŝi ricevis pli da agnosko por rolo de reĝino Victoria en The Young Victoria (2009), ricevante nomumon por la Premio Ora Globo. Ŝi trovis komercan sukceson por roloj en la romantika sciencfikcia filmo The Adjustment Bureau (2011), la sciencfikcia batalsuspensa filmo Looper (2012), kaj la sciencfikcia armea filmo Edge of Tomorrow (2014). Blunt ricevis siajn kvaran kaj kvinan nomumojn al Premion Ora globo pro ŝiaj roloj en la romantika komedi-dramo Salmon Fishing in the Yemen (2012) kaj la muzika fantazia filmo Into the Woods (2014). En 2016 Blunt ĉefrolis en la fantaziaga filmo The Huntsman: Winter's War kaj The Girl on the Train, ĉi-lasta surbaze de la internacia furora samnoma romano. Ŝi rolis kiel Mary Poppins en la muzika fantazifilmo Mary Poppins Returns (2018).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fisher, Luchina. ABC News:+What Happened When Emily Blunt Became a US Citizen (angle) (2015-09-09). Arkivita el la originalo je 2016-08-18. Alirita 2016-10-23.
  2. Biografio de Emily Blunt (angle). TVGuide.com. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2014-02-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]