Makaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Studento uzanta Makaton.

La Makaton estas komunikadilo por helpi infanojn, kiuj havas malfacilon komunikadi, por plibonigi komunikadon, miksante gestojn kaj grafikajn signojn. Ĝenerale oni instruas ĝin per parolado, signoj kaj piktogramoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

- Ebligi pli bonajn interŝanĝojn

- Optimumigi la socian asimiliĝon

- Favori la komprenadon kaj la paroladon

- Helpi la lernadon de la skriba lingvo

Signoj[redakti | redakti fonton]

La signoj en Francio devenas de la gesta lingvo por surduloj (LSF: Signa Franca Lingvo). Nur la ĉefaj vortoj estas signaj en la ordo de la parola lingvo. Por la lernantoj, vida kaj kineza informo el la signoj ebligas pli bone kompreni la mesaĝon ĉar tiel la memoro estas pli bone aktiva; grade, laŭ siaj kapabloj, la uloj proprigas al si signojn kaj esprimas siajn bezonojn, dezirojn…

La sperto pruvas, ke uzi signojn stimulas kaj kuraĝigas la evoluadon de la parolo.

La piktogramoj estas grafikaj simboloj adaptitaj por baza leksiko. Ili povas esti facile reproduktataj. Handikapuloj kiuj povas nek signi nek paroli montros piktogramojn kaj tiel esti komprenotaj. Plie la piktogramoj estas interesaj, se oni uzas ilin kun signoj kaj parolo por instali sintaksajn sciojn kaj evoluigi la kapablojn legi.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Makaton estas lingva programo kiu proponas rimedon por komuniki kaj favori la evoluadon de la parolo ĉe uloj kiuj havas gravajn perturbojn en komunikado. La programo Makaton estis konceptita de sinjorino Walker, angla ortofonistino, en la sepdekaj jaroj.

Tiu komunikadilo konsistas el 450 vortoj kiuj estis zorge elektitaj kaj gradaj laŭ komplekso. La bazaj niveloj enkondukas necesan leksikon por esprimi simplajn nociojn. La aliaj niveloj enkondukas la pli kompleksajn nociojn.

La diverso de la koncepto ebligas rapide favori la interŝanĝojn: nomi, formuli peton aŭ malkonsenton, priskribi, esprimi senton.

Suplementa leksiko de proksimume 7000 vortoj aldonitaj al la programo ebligas pli bone komuniki por iuj kiuj estas pli kapablaj.

Unue ĝi estis konceptita por helpi kreskulojn kiuj estis en malsanulejo kaj suferis pro surdeco kaj gravaj pertuboj en lernado. Nun oni uzas ĝin por kaj kreskuloj kaj infanoj kiuj havas lingvajn perturbojn kun diversaj handikapoj: aŭtismo, plurhandikapo, mensa handikapo…

La programo Makaton estas uzata en multaj landoj: Britio, Aŭstralio, Japanio, Palestino, Usono, Nov-Zelando. En Francio la unua instrua staĝo okazis en 1995 en Parizo danke al AAD (Asocio Estonteco Afazio)

Eksteraj ligloj[redakti | redakti fonton]

  • [www.makaton.fr Oficiala retejo]