Pete Sampras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pete Sampras
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1971 (1971-08-12) (52-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla
Loĝloko Bel Air
Ŝtataneco Usono
Alma mater Palos Verdes High School
Familio
Frat(in)o Stella Sampras
Edz(in)o Bridgette Wilson
Infanoj Christian Sampras • Ryan Sampras
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo http://www.petesampras.com
vdr

Petros "Pete" Sampras (greke Πέτρος "Πητ" Σάμπρας; naskita la 12-an de aŭgusto 1971 al familio de greka patro kaj de juda poldevena patrino) estas usona iama mondpinta tenisisto. Lia profesia kariero komenciĝis en 1988 kaj finiĝis ĉe la usona malferma ĉampionado de 2002, kiun li gajnis, venkante sian delongan rivalon Andre Agassi en la finalo. Sampras gajnis 14 gravajn unuopajn titolojn dum sia kariero, kio estis historia rekordo dum lia emeritiĝo: tiamaj rekordaj sep titoloj de la turniro de Wimbledon (li partumis tiun rekordon kun William Renshaw, brita tenisisto aktiva dum la malfrua 19-a jarcento, ĝis 2017 kiam Roger Federer gajnis sian okan titolon), du titoloj de la aŭstralia malferma ĉampionado kaj kvin titolojn de la usona malferma ĉampionado.

Li unue atingis la pinton de la monda rangotabelo en 1993, kaj okupis tiun pozicion entute 286 semajnojn. Lerta ludanto, lia preciza kaj potenca servado (la ekbato de tenispilko) gajnis al li la kromnomon "Pistolo Pete". En 2007, li estis enpostenigita en la Internacian Tenisan Halon de Famo.