Anthony Ashley-Cooper, 3-a Grafo de Shaftesbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony Ashley-Cooper, 3-a Grafo de Shaftesbury
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1671 (1671-02-26)
en Londono
Morto 4-an de februaro 1713 (1713-02-04) (41-jaraĝa)
en Napolo
Tombo Church of St Giles, Wimborne St Giles vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Kolegio Winchester vd
Familio
Patro Anthony Ashley-Cooper vd
Patrino Dorothy Ashley-Cooper, Countess of Shaftesbury vd
Gefratoj Maurice Ashley vd
Edz(in)o Jane Ewer vd
Infanoj Anthony Ashley-Cooper vd
Profesio
Okupo filozofoverkistopolitikisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anthony Ashley Cooper la 3-a grafo de SHAFTESBURY (naskiĝinta la 26-an de februaro 1671 en Londono, mortinta la 17-an de marto 1713 en Napolo) estis brita filozofo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Shaftesbury estis inter 1686 kaj 1689 vojaĝanta en Franclando kaj Italujo kie lin fascinis la artoj. En Nederlando li koniĝis kun Pierre Bayle. Li dediĉis sin al sciencaj aĵoj kaj iĝis parlamentano. En 1700 li iĝis ano de Ĉambro de Lordoj kie li apogis la entreprenojn de reĝo Vilhelmo. Malkontentigite per la plitikio de la politikistoj ekde la regado de reĝino Anna li reiris Nederlandon kaj en 1711 Italujon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Shaftesbury kontraŭegis la empirismon de John Locke kiu dum la propra edukiĝo estis havinta influegon. Ĉar malsame al la teorio pri nurmemzorgo li volis veki la ŝaton de la bono, de la ekvilibro atingota inter egoismaj kaj malegoismaj inkliniĝoj. Tiumaniere li iĝis la kreitno de la t.n. morala sensualismo kaj de la skota moralfilozofia skolo.

Liaj verkoj aperis sub la titolo »Characteristics of men, manners, opinions and times« (Londono 1713, tri volumoj; 1773, tri volumoj; nova eldono de Hatch, 1869, de J. M. Robertson, 1900, du volumoj). Krome li eldonis »Leterojn pri filozofiaj kaj teologiaj aĵoj« (1716 kaj 1721). Tradukoj en la germanan lingvon faris Hölty kaj Benzler (Leipzig 1776–79). En Germanujo konatigis lin la t.n. Rondo de Merck.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • An inquiry concerning virtue or merit (1699)
  • A Letter Concerning Enthusiasm (1708).
  • Sensus Communis, An Essay on the Freedom of Wit and Humor (1709).
  • The Moralists, A Philosophical Rhapsody (1709).
  • Soliloquy, or Advice to an Author (1710).
  • Characteristics of men, manners, opinions, times (1711), (antologio)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 397, (tie ĉi interrete)