Popoldomo vajmara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popoldomo vajmara
konstruaĵo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 59′ 12″ N, 11° 19′ 49″ O (mapo)50.986711.3303Koordinatoj: 50° 59′ 12″ N, 11° 19′ 49″ O (mapo)

Popoldomo vajmara (Turingio)
Popoldomo vajmara (Turingio)
DEC
Popoldomo vajmara
Popoldomo vajmara
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Popoldomo vajmara
Vikimedia Komunejo:  Volkshaus Weimar [+]
vdr
Vajmara popoldomo

La Popoldomo vajmara (germane: Volkshaus Weimar) troviĝas en Vajmaro, Germanujo (Friedrich-Ebert-Straße nr 8), estante eksa okazigejo por socialdemokratiaj agadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi starigitis inter 1906 kaj 1908 kiel kunvenloko por socialdemokratoj kaj sindikatanoj. La iniciatinto estis la SPD-politikisto August Baudert. Ĝia arĥitekto estis Bruno Röhr.[1][2] Inaŭguro estis en la 26.4.1908. Baldaŭ post la malapero de monarkio en Germanujo la socialdemokratoj kolektiĝis surloke. En la 11.1.1919 junula grupo de Spartakisma Ligo preparis la kreon de surloka filio de Komunista Partio de Germanio . Por malhelpi eblajn ribelojn senditis surloken sekurigtaĉmento de la soldata konsilio.

Antaŭ la duetaĝa konstruaĵo kun du enirpordoj, ĉe la gabloflanko, sur la ŝtuparo estas monumenta tabulo en honoro de la dum Puĉo de Kapp falintaj laboristoj. Kiam ili kolektiĝis dum la ĝenerala striko en la 15.3.1920 en la Popoldomo vajmara puĉemaj soldatoj de Reichswehr alpafis ilin. La nomolisto egalas la liston de Walter Gropius de 1922 kiu troviĝas sur monumento ĉe Historia tombejo vajmara: Anna Braun, Walter Hoffmann, Franz Pawelski, Paul Schander, Adolf Schelle, Karl Schorn, Karl Merkel, Ernst Müller kaj Kurt Krassan. Supoze la tabulo starigitis nur post 1945 antaŭ la popoldomo. Inter elstaraj oratoroj parolfarintaj ĉe la vajmara popoldomo estis i.a. Clara Zetkin, Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg. Ankaŭ prezidanto Friedrich Ebert havis tie ĉi buroon krom la oficiala kancelario ĉe Weimarer Stadtschloss.

Post 1933[redakti | redakti fonton]

Post la potencakiro de la nazioj la urbokonsiliaj membroj de SPD demisiis mallibervole en la 8.4.1933. Tuj poste anoj de Sturmabteilung kaj SS okupis la ejon priesploronte la domojn de pli ol 100 socialdemokratoj. Diversaĵoj konfiskitis, kvar partianoj arestitis, la monaj havaĵoj prenitis, la meblaro de la distrikta buroo forigitis kaj la bankkontoj fermitis kontraŭ monelpreno. En la 23.7.1933 finfine SPD tute malpermesitis.

Okazigeja uzo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2009 Volkshaus estis ŝatata loko por diversaj spektakloj, ekz. koncertoj.[3] Ankaŭ provludĉambroj por muziktrupoj estis en la kelo. Pro troa kadukeco la ejo devis fermiĝi. Ĝi staras sur la listo de kulturprotektotaĵoj de Vajmaro.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Holler, Gudrun Püschel und Gerda Wendermann (eld.): Der Krieg der Geister: Weimar als Symbolort deutscher Kultur vor und nach 1914. Dresden 2014, Kat. Nr. 77, S. 92 f. ISBN 978-3-95498-072-7
  2. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, ISBN 978-3-7400-0807-9, p. 473.
  3. Superrigardo Konzerte ekde 2006 ĉe Livegigs.de
  4. https://www.thueringen.de/mam/th9/tlbv/04-10_-_1112-18_-_denkmalliste_weimar.pdf

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.986711.3303