James Dwight Dana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Dwight Dana
Persona informo
James Dwight Dana
Naskiĝo 12-an de februaro 1813 (1813-02-12)
en Utica
Morto 14-an de aprilo 1895 (1895-04-14) (82-jaraĝa)
en New Haven
Tombo Grove Street Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Yale College vd
Subskribo James Dwight Dana
Familio
Patrino Harriet Dwight vd
Infanoj Edward Salisbury Dana vd
Profesio
Okupo geologo • esploristo • zoologo • krustacologo • universitata instruisto • botanikisto • mineralogo vd
Laborkampo geologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Dwight DANA RS (12a de Februaro, 1813 – 14a de Aprilo, 1895) estis usona geologo, mineralogo, vulkanologo, kaj zoologo. Li faris pionirajn studojn pri monto-formado, vulkana aktiveco, kaj la origino kaj strukturo de kontinentoj kaj oceanoj ĉirkaŭ la mondo.

Gradiĝinta en 1833,[1]:7[2] por la venontaj du jaroj li estis instruisto pri matematiko por midŝipmanoj en la Usona Mararmeo,[2] kaj navigis tra la Mediteraneo pro siaj taskoj. En 1836 kaj 1837 li estis helpanto de la Profesoro Benjamin Silliman en la kemia laboratorio de Yale,[1]:7[2] kaj poste, dum kvar jaroj, estis mineralogo kaj geologo de la Usona Esplorekspedicio, estrita de la kapitano Charles Wilkes, en la Pacifika Oceano.[2][3] Liaj laboroj por prepari la informojn pri siaj esploroj okupis partojn de dektri jaroj post sia reveno al Usono en 1842. Liaj notlibroj el la kvar jaroj de veturado enhavis kvin dek desegnojn, mapojn kaj diagramojn. Li esploris partikulare la vulkanojn de Monto Ŝasta kaj de Havajo.

Li estis elektita membro de la Usona Filozofia Societo en 1854.[4]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Etisus dentatus, el verko de Dana de 1855 nome Crustacea.

El 214 titoloj de libroj kaj artikoloj menciindas jenaj:

  • System of Mineralogy (1837)
  • Manual of Mineralogy (1848),[5] kaj Manual of Geology (1863).[6] Tiuj iĝis normigaj lernolibroj.
  • Manual of Mineralogy and Lithology (eld. 4, 1887); kaj Corals and Coral Islands] (1872; reviziita elod. 1890).[7]
  • Characteristics of Volcanoes (1890).[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Dingus, Lowell. (2018) King of the Dinosaur Hunters: The life of John Bell Hatcher and the Discoveries That Shaped Paleontology.. Pegasus Books. ISBN 9781681778655.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 "Prof. Dana Dead". The Dayton Herald. 15a de Aprilo, 1895. p. 1. Alirita la 1an de Septembro, 2021 – via Newspapers.com. open access
  3. Stanton, William. (1975) The Great United States Exploring Expedition. Berkeley: University of California Press, p. [htt://archive.org/details/greatunitedstate00will/e/42 42–43]. ISBN 0520025571.
  4. "APS Member History". search.amphilsoc.org. Alirita la 1an de Septembro 2021.
  5. James Dwight Dana. (1915) Dana's Manual of Mineralogy for the Student of Elementary Mineralogy, the Mining Engineer, the Geologist, the Prospector, the Collector, Etc., 13‑a eldono, John Wiley & Sons, Inc., p. [htt://archive.org/details/danasmanualmine00fordgoog/e/n408 299]–300.
  6. James Dwight Dana. (1880) Manual of geology: Treating of the Principles of the Science with Special Reference to American geological history, for the use of colleges, academies, and schools of science, 3‑a eldono, New York: Ivison, Blakeman, Taylor and Co..
  7. James Dwight Dana. (1875) Corals and coral islands, 2‑a eldono, London, UK: Sampson Low, Marston, Low and Searle.
  8. James Dwight Dana. (1891) Characteristics of volcanoes : with contributions of facts and principles from the Hawaiian Islands. New York: Dodd, Mead and Co..