Karl Gottfried Erdmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Gottfried Erdmann
(1774-1835)
Medicus Germanus
Medicus Germanus
Persona informo
Naskiĝo 31-a de marto 1774
en Vitenbergo, Germana regno
Morto 13-a de januaro 1835
en Dresdeno, Germana regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Leŭkoreo
Teknologia universitato Dresdeno
Familio
Patro Johann Christoph Erdmann vd
Infanoj Otto Linné Erdmann vd
Profesio
Okupo botanikistoverkistokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Gottfried Erdmann (1774-1835) estis germana kuracisto kaj botanikisto, kiu enkondukis la uzon de la vakcino en Saksio. Erdmann estis granda amiko de la natursciencoj, specife de la botaniko, kaj sciis kiel veki similajn inklinojn en sia filo, la kemiisto Otto Linné Erdmann.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de la teologo kaj eklezia historiisto Johann Christoph Erdmann (1733-1812) ricevis sian unuan trejnadon de sia patro kaj poste frekventis mezlernejon en Wittenberg. Li komencis studi en la Universitato de Wittenberg en 1790, dum kiu li ĉeestis lecionojn de Johann Matthias Schröckh (1733-1808), Johann Daniel Titius (1729-1796), Christian August Langguth (1754-1814), Georg Rudolf Böhmer (1723-1803 ) kaj aliaj.

Post kiam Erdmann pasis la kandidatan ekzamenon en 1796, li iris al Dresdeno, kie li laboris kun Christian Samuel Weiss (1780-1856), Johann August Wilhelm Hedenus (1760-1836) kaj Röler pri anatomio, obstetriko kaj kirurgio. Li ricevis praktikan trejnadon sub Leonardi. En 1798 li revenis al Wittenberg, kie li doktoriĝis pri medicino per la disertacio "De nexu theoriam et praxin medicam intercedente".

Samjare li reiris al Dresdeno, en 1799 li iĝis oficiala kaj kampara kuracisto kaj samtempe asesoro de la medicina altlernejo, kiu estis nuligita en 1824. Li ricevis honoran membrecon de la Ekonomika Societo de Lepsiko en 1801, la sekvan jaron li fariĝis kuracisto por la malriĉuloj, kaj en 1821 monta kuracisto por la laboristoj de la reĝaj karbistoj en Plauen.

Pro siaj servoj al vakcinado, li ricevis la oran medalon kiel merito. En 1825 li havis koratakon, kiu paralizis la tutan dekstran flankon de lia korpo. Tamen, li daŭre prizorgis siajn pacientojn kaj mortis dum sia profesia agado kiel rezulto de alia koratako.

Erdmann faris eksterordinarajn kontribuojn en 1801 kiam li submetis 6 mil infanojn al la vakcinado kontraŭ la variolo en Dresdeno kaj tiel enkondukis tiun vakcinadon en Saksio. Erdmann ankaŭ pruvis sian kompetentecon pri diversaj epidemioj kaj multe laboris por prizorgi la kuracistan servon en Dresdeno dum la enlanda milito de 1812–1814. Krome li verkis multajn artikolojn en diversaj siatempaj ĵurnaloj kaj traktis ĉefe medicinajn kaj botanikajn temojn.

Lia edziĝo kun Wilhelmine Friedericke Geringemuth en 1800 rezultis plurajn infanojn, el kiuj nur du postvivis sian patron. Gravis ankaŭ lia filo, la kemiisto Otto Linné Erdmann.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Merkwürdige Gewächse der Obersächsischen Flora nebst Bemerkungen über ihren Nutzen und Schaden in der Oekonomie, Technologie und Arzneykunde, ("Strangaj plantoj de la Alta Saksia flaŭro kune kun rimarkoj pri ilia uzo kaj damaĝo en ekonomio, teknologio kaj medicino"), 1797
  • Sammlung und beschreibung der giftpflanzen die in Sachsen wildwachsen, ("Kolekto kaj priskribo de la venenaj plantoj, kiuj kreskas sovaĝe en Saksio."), 1797
  • Dissertatio De nexu theoriam et praxin medicam intercedente, ("Pri la rilato inter la teoria kaj praktika medicino."), 1798
  • Gewächse der Obersächsischen Flora (Pri la Flaŭro de la Alta Saksio), 1800
  • Aufsätze und Beobachtungen aus allen Theilen der Arzneiwissenschaft, ("Eseoj kaj observadoj pri ĉiuj kampoj de la medicina scienco.”) [[1802}
  • Tabellarische Uebersicht der theoritischen und praktischen Botanik nache ihrem ganzen Umfange, ("Tabula superrigardo de teoria kaj praktika botaniko laŭ ĝia plena amplekso"), Dresdeno, 1802
  • Übersicht der theoretischen und practischen Botanik nach ihrem ganzen Umfange, ("Superrigardo pri la teoria kaj praktika botaniko kun ĝia plena amplekso."), 1802
  • Dissertatio de metastatibus, Wittenberg 1810

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]