Otto Linné Erdmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Linné Erdmann
(1804-1869)
Germanicus Chemicus
Germanicus Chemicus
Persona informo
Naskiĝo 11-a de aprilo 1804
en Dresdeno, Germana regno
Morto 9-a de oktobro 1869
en Lepsiko, Germana regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Karl Gottfried Erdmann vd
Infanoj Otto Erdmann • Bernhard Arthur Erdmann vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Ludwig Wilhelm Gilbert vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto Linné Erdmann (1804-1869) estis germana kemiisto, profesoro eksterordinara, ordinara profesoro pri kemio, kaj rektoro de la Universitato de Lepsiko. Li estis filo de la botanikisto kaj kuracisto Karl Gottfried Erdmann (1774-1835), kiu enkondukis la a uzon de la vakcino en Saksio. Kune kun Richard Felix Marchand (1813-1850) li plenumis sennombrajn taksadojn pri la atompezoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post studi apotekon, Erdmann studis medicinon en Dresdeno ekde 1820 kaj kemion en Lepsiko ekde 1823. Li doktoriĝis en 1824 kaj kvalifikiĝis kiel profesoro en 1825. En 1826 li iĝis estro de nikela fandejo en Hasserode (Harco) kaj la sekvan jaron li fariĝis asociita profesoro pri teknika kemio ĉe la Universitato de Lepsiko.

Ekde 1830 li estis la unua, kiu okupis la profesorecon pri teknika kemio ĉe la Universitato de Lepsiko kaj ekde 1848 li estis kvarfoje rektoro. Kiel la unua kemia direktoro, Erdmann administris la laboratorion en la kelo de Pleißenburg.

Ĉi tio poste estis konvertita en modernan esploran instituton, kiu ekde 1843 instaliĝis en la ĵus konstruita Fridericianum[1], klasikisma konstruaĵo konstruita de la lepsika arkitekto Albert Geutebrück (1801-1868), kiu ankaŭ gastigis la familion de la rektoro kaj la kolekton de la Arkeologia Muzeo.

La ekipo da direktoroj de la Fervoja Kompanio Lepsiko-Dresdeno. (1852)
Maldekstre dekstren: Busse (plenrajta), Fleischer (deputito), Haberstadt (deputito), Einert (membro), Gessler (sekretario al la estraro), Erdmann (membro), Hirzel (membro), Lampe (deputito), Harkort (prezidanto) , Dufour-Feronce (membro), Seyfferth (deputito), Preusser (deputito)

Liaj ĉefaj esplorinteresoj estis en la kampo de nikelo kaj indigo. Li ankaŭ traktis kun analizoj je ercoj, rokoj kaj skorioj kaj ankaŭ la determino de la atompezo.

Otto Linné Erdmann ankaŭ estis membro de multaj asocioj, en kiuj li agis kiel unu el la ĉefaj kemiistoj en Germanio kaj kiel universitata rektoro.

En 1846 li estis elektita titulara membro de la "Reĝa Saksa Societo de Sciencoj" kaj ekde 1859 li estis ekstera membro de la "Bavara Akademio de Sciencoj". Krome la "Fervoja Kompanio Lepsiko-Dresdeno" nomumis lin konsilisto de ĝia direktoraro.

Por anstataŭigi la multekostajn britajn karbo-importojn necesajn por la funkciigo de la vaporaj lokomotivoj, li disvolvis procezon por desulfurigi la koakson de la malmola karbo el Saksio. Otto Linné Erdmann ankaŭ estis la fondinta redaktisto de la "Revuo por Praktika Kemio", kies unua eldono aperis en 1834 kaj kies lasta eldono aperis en 2000. Kiel reprezentanto de Universitato de Lepsiko, li estis membro de la unua ĉambro de la saksa ŝtata parlamento en 1839/40.

Socia graveco[redakti | redakti fonton]

En 1827 Erdmann estis akceptita en la framasonan loĝion Apollo en Lepsiko, kie li estis elektita Majstro de la Katedro jam en 1832. Li ankaŭ estis membro de la estraro de la "Leipziger Lebensversicherung" (Lepsika Vivasekuro) kaj de la Leipziger Gesellschaft Harmonie (Lepsika Societa harmonio), en kiuj li sindevigis subteni helpobezonajn civitanojn de Lepsiko.

Li ankaŭ estis estrarano de la Leipziger Kunstverein (Arta asocio de Lepsiko), kie li ludis ŝlosilan rolon en la plilongigo de la "Lepsiko-Arta Muzeo" sur la Aŭgusta Placo, kaj ankaŭ en la eklezia konsilio de la preĝejo de la paroĥo de Sankta Nikolao en Lepsiko.

Erdmann ankaŭ estis membro de la "Asocio Schiller de Lepsiko", en kiu li estis en kontakto kun ĝia fondinto kaj estrarano Robert Blum. Kune kun la edzino de Robert Blum, Eugenie Günther, la edzino de Erdmann, Clara kaj lia filino Cora estris la Germanan Asocion por helpo al la katolikaj Virinoj. Erdmann estis kavaliro de la "Ordeno de la Zähriger Löwen"[2], titulara kaj Privata Konsilisto de la "Saksa Ordeno de Alberto".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fridericianum temas pri kemiaj instalaĵoj konstruita ekde 1842 en la Universitato de Lepsiko.
  2. La "Ordeno de la Zähriger Löwen" estis fondita en 1812 de Karl Ludwig Friedrich (1786-1818).