Magia tapiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fluganta tapiŝo, priskribo de la heroo de rusa folkloro, nome Ivan Careviĉ, pentraĵo de Viktor Vasnecov.

Magia tapiŝo, nomita ankaŭ fluganta tapiŝo, estas legenda tapiŝo kaj ofta temo en fantasta fikcio. Ĝi estas tipe uzata kiel formo de transporto kaj povas rapide aŭ eĉ tuje porti siajn uzantojn al ilia destino.

Unu el la historioj en Mil kaj unu noktoj rakontas kiel la Princo Husain, plej aĝa filo de la Sultano de Hindio, veturas al Bisnagar (Vijaĝanagara) en Barato kaj aĉetas magian tapiŝon.[1] Ankaŭ la literaturaj tradicioj de kelkaj aliaj kulturoj montras magiajn tapiŝojn, en plej okazoj laŭvorte flugantaj pli ol tuje transportantaj siajn pasaĝerojn el loko al loko.

Ŝejĥo Abdul-Kadir Gilani piediras sur la akvo de la rivero Tigriso, poste enorma preĝotapiŝo (saĝĝada) aperas supre en la ĉielo, "kvazaŭ la fluganta tapiŝo de Solomon [bisat Sulaiman]".[2]

En rusaj popolrakontoj, Baba Jaga povas havigi al Ivan la Freneza flugantan tapiŝon kaj aliajn magiajn donacojn (ekz. pilko kiu rulas antaŭ la heroo montrante al li la vojon, aŭ bantukon kiu povas iĝi ponto). Tiaj donacoj helpas la heroon trovi sian vojon "tra trifoje-naŭ landoj, en la trifoje-dek regno". Rusa pentristo Viktor Vasnecov ilustris la rakontojn montrante flugantan tapiŝon dufoje.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brewers Dictionary of Phrase and Fable, p. 305. 1894.
  2. Qala'id-al-Jawahir libro 6a