Preĝotapiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝa horo en Kairo, 1865, pentrita fare de Jean-Leon Gerome.
Turka preĝotapiŝo

Preĝotapiŝo (arabe سجاجدة, sajjāda aŭ saĝĝada pl. سجاجید sajājīd, aŭ musallah; turke seccadenamazlık; perse جانماز; urdue جانماز, jānamāz) estas en Islamo malgranda tapiŝotuko uzata de islamanoj kiam ili preĝas.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preĝtapiŝo estas uzita pro kialoj de pureco inter la persono preĝanta kaj la grundo dum la malsamaj korpopozicioj kiujn la islama preĝo postulas. Islamano devas plenumi diversajn pureco-ritojn nomitajn wudu antaŭ kaj por preĝi kaj la preĝo devas esti farita en pura loko.

Preĝtapiŝoj estas faritaj en fabrikojmane de teksistoj, de malsamaj materialoj. La grandeco varias, sed rilatas al la spaco kiun homo bezonas (tipe ĉ. 1x1,5 m). La dezajno de la tapiŝo povas rakonti kie ĝi estas farita kiam malsamaj tradiciaj padronoj kaj ĉeftemoj estas interŝanĝitaj ene de klanoj, vilaĝoj kaj fare de specialistaj teksistoj.

Sur la plej multaj preĝtapiŝoj ekzistas markado ĉe la pinto kiu estas orientita tiel ke la tapiŝo indikas direkte al Mekko dum la preĝo. Iuj modernaj tapiŝoj eĉ havas teksitan kompason por helpi la adoranton poziciigi sin al la ĝusta direkto. Preĝtapiŝoj povas esti transdonitaj tra generacioj kaj estas tre aprezitaj pro siaj padronoj kaj ĉeftemoj.

Islama tapiŝarto[redakti | redakti fonton]

Eble neniu islama artaĵo estas pli bone konata ekster la islama mondo ol la tapiŝoj[1][2][3], pli ofte konataj kiel orientaj tapiŝoj[4]. Ilia ĉiuflankeco estas utiligita en ĉiutaga islama vivo, ekde planko-kovraĵoj ĝis arkitektura riĉigado, kiel kusenoj aŭ apogaĵoj ĉiaformaj kaj ĉiagrandaj, kaj kiel religiaj objektoj (ekzemple preĝtapiŝo, kiu disponigus puran preĝlokon). Ili estis grava eksportaĵo al aliaj areoj ekde la fino de Mezepoko, uzata por kovrado de ne nur plankoj, sed ankaŭ tabloj, por longa ĝeneraligita eŭropa praktiko kiu nun estas ofta nur en Nederlando. Tapiŝoteksado estas riĉa kaj profunde enradikiĝita tradicio en islamaj socioj, kaj la praktiko videblas en grandaj urbaj fabrikejoj same kiel en kamparaj komunumoj kaj nomadaj tendaroj. En pli fruaj periodoj, specialaj ejoj kaj atelieroj ekzistis rekte sub kortega patroneco[5].

Tre fruaj islamaj tapiŝoj, antaŭ la 16-a jarcento, estas tre maloftaj. Tamen, ili konserviĝis en Okcidento, kaj orientaj tapiŝoj aperantaj en pentraĵoj de la Renesanco de Eŭropo, kiam ili estis valoraj importaĵoj, estas grava fonto de informoj pri ili[6][7]. La plej naturaj kaj simplaj dezajnoj por tapiŝoteksisto konsistas el rektaj linioj kaj randoj, kaj la plej fruaj islamaj tapiŝoj pluvivintaj aŭ montritaj en pentraĵoj havas geometriajn dezajnojn, aŭ koncentriĝas pri tre stiligitaj bestoj[8].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2002) The Legacy of Genghis Khan. Courtly Art and Culture in Western Asia, 1256-1353. Yale University Press. ISBN 0-300-09691-7.
  • Stefan A. Milhofer: Orient-Teppiche. Fackelträger-Verlag Schmidt-Küster GmbH, Hannover 1974, ISBN 3-7716-1718-9.
  • Alexander Knysh: «Sadjdjāda. 3. In Mysticism.» I: The Encyclopaedia of Islam. Bind 8: Ned – Sam. New Edition. Brill, Leiden 1995, ISBN 90-04-09834-8, S. 742a–745a.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kohanjournal.com. Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2012-01-14.
  2. FT.com
  3. Erug.com. Arkivita el la originalo je 2006-09-02. Alirita 2012-01-14.
  4. King kaj Sylvester, 27, 61-62, kiel "The Medici Mamluk Carpet"
  5. Davies, Penelope J.E. Denny, Walter B. Hofrichter, Frima Fox. Jacobs, Joseph. Roberts, Ann M. Simon, David L. Janson's History of Art, Prentice Hall; 2007, Upper Saddle, New Jersey. Seventh Edition, ISBN 0-13-193455-4 p. 298
  6. King kaj Sylvester: Spanish carpets: 11-12, 50-52; Balkans: 77 kaj passim
  7. Presstv.com. Arkivita el la originalo je 2011-05-01. Alirita 2012-01-14.
  8. Presstv.com. Arkivita el la originalo je 2010-08-26. Alirita 2012-01-14.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]