Eckankar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eckankar
emblemo
Templo de Eck.
Templo de Eck.
religio
Sidejo Chanhassen
Fondinto(j) Paul Twitchell vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eckankar estas novepoka religia movado kiu enhavas praktikojn kaj kredojn de hinduismo, sikismo kaj sufiismo, fondita en Usono en 1965. La movado difinas sin kiel "vojo de la spirita libereco kiu deziras proponi spiritan vojon al la mem-scio de la eterna animo kaj al la disvolvigo de superaj statoj tre altaj de konscio".

Paul Twitchell estis la fondinto de la movado Eckankar. Posta estro estis Sri Harold Klemp, kies spirita nomo estas Mahanta. La sidejo de la movado estas en la municipo Chanhassen, Minesoto, sudokcidente de Mineapolo. En la templo estas kapelo, administra konstruaĵo, kaj spirita kampuso. La doktrino Eckankar instruas, ke oni ne estas fizika korpo, sed oni estas Animo ene de fizika korpo. La animo estas eterna kaj neŝanĝebla ento. Tiu jam loĝis en variaj korpoj en multaj antaŭaj vivoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dogra, Ramesh Chander kaj Gobind Singh Mansukhani, Encyclopaedia of Sikh Religion and Culture, Vikas, 1995. (ISBN 978-0706994995).
  • Ellwood, Robert S. kaj Partin, Harry B. (1988), Religious and Spiritual Groups in Modern America, Second Edition, Prentice Hall, New Jersey.
  • Lane, David Christopher, The Making of a Spiritual Movement: The Untold Story of Paul Twitchell and Eckankar, Del Mar, California: Del Mar Press, 1990. (ISBN 0-9611124-0-9)
  • Marman, Doug (2007) The Whole Truth: The Spiritual Legacy of Paul Twitchell, Ridgefield, Washington: Spiritual Dialogues Project. (ISBN 978-0-9793260-0-4)
  • Woods, Len, (2008), Handbook of World Religions, Barbour Publishing, Ohio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]